Tutmondiĝo
Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn
Enkonduko al la temo
Ekzerco: ĉiutaga tempotabelo
07:00 | Vi vekiĝas pro la sono de via poŝtelefono. |
---|---|
07:10 | Vi senpiĵamiĝas kaj serĉas en via ŝranko taŭgan pantalonon kaj ĉemizon. |
07:15 | Nun vi estas vestita kaj preparas matenmanĝon. Vi trinkas tason da nigra kafo kaj manĝas pantranĉaĵon kun Nutella, kiel ĉiutage. Aŭskultante radion, kiu elsendas “No Woman No Cry” de Bob Marley, vi foliumas gazeton kaj paŭzas por legi artikolon pri konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. |
07:30 | Vi iras al laborejo aŭte. Parkinte vian aŭton, vi observas homojn, kiuj parolas en diversaj lingvoj en la parkejo. |
08:00 | En la oficejo vi renkontas viajn kolegojn el Germanio kaj Ĉeĥio. Vi ŝaltas vian komputilon kaj okupiĝas pri mendoj de klientoj el Germanio. |
12:30 | Dum la tagmanĝa paŭzo, vi malfacile elektas tropikajn fruktojn en la superbazaro, poste vi trinkas kafotason, kiel kutime. Vi mallonge babilas per Facebook kun amiko en Usono kaj ricevas tekstmesaĝon de via kuzo, kiu petas ideojn pri lerneja okazaĵo pri homaj rajtoj por Amnestio Internacia. |
17:00 | Post la laboro, vi aĉetas kebabon de la kiosko ĉe la stratangulo kaj vokas bonan amikinon, kiu ĵus revenis de ferio en Kubo. |
19:30 | Alveninte hejme, vi eksidas sur la sofon kaj spektas la lastan epizodon de via ŝatata serio per via tekkomputilo. |
Ĉu tia ĉiutaga rutino similas al via?