Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Komencaj demandoj

Kiu dokumento estas presata en 62 lingvoj kaj 211 milionoj da ekzempleroj ĉiujare?
Ĝusta respondo: Ikea-katalogo
Ikea, fondita en 1943 kiel eta kompanio en suda Svedio, iĝis monda rolanto; ĝi nun posedas vendejojn en 41 landoj. En 2013, la katalogo de la meblovendisto estis produktita en 211 milionoj da ekzempleroj en 62 lingvoj. 46 milionoj da turistoj vizitas Nov-Jorkon ĉiujare kaj la libroj de Harry Potter estis tradukitaj al 70 lingvoj, kaj la unua volumo estas la plej ofte produktata (29 milionoj da ekzempleroj). Ĉiujare, proksimume 700 milionoj da Biblioj estas presataj, kaj ĝi estis parte tradukita al pli ol 2000 lingvoj.
Komence de 2013, kiom da landoj havis branĉojn de la rapidmanĝa kompanio McDonald’s?
Ĝusta respondo: 118
La rapidmanĝan kompanion McDonald’s fondis du fratoj en 1940 en Usono kaj nun havas pli ol 32 000 branĉojn en 118 landoj.
Kiomoble multiĝis la distanco, kiun homoj povas iri dum sama tempo en la lastaj 150 jaroj?
Ĝusta respondo: miloble
La distanco, kiun homo povas iri en sama tempo, kreskis de proksimume 10 km en 1850 ĝis 10 000 km nun. Ekzemple, se homo en 1850 povis iri proksimume 10 km en 3,5 horoj, en 1985 tiu povus iri 10 000 km dum la sama tempo.
Fontoj
Meier, Bernd (1997) „Technischer Fortschritt und Mobilität: Neue Herausforderungen durch die Globalisierung“, Cologne: Deutscher Instituts-Verlag
Dum la lastaj jaroj, monda komerco (tutmonda eksportado de varoj)…
Ĝusta respondo: kreskis je pli ol 1300 %
Kvankam ekzistis translima komerco dum multaj jaroj, la nombro da eksportoj ege kreskis dum la lastaj 50 jaroj. De 1960 ĝis 2010, tutmonda eksportado de varoj kreskis je pli ol 1300%.
Kiom longe daŭris sendado de letero de Eŭropo al Ameriko en 1800?
Ĝusta respondo: proksimume 40 tagojn
Sendado de letero de Eŭropo al Ameriko daŭris proksimume 40 tagojn. La leteroj estis portataj trans Atlantiko per velŝipoj. Depende de la vento, la transirado povis esti kelkajn tagojn pli longa aŭ pli mallonga.
Fontoj
Deges, Stefan: (2009) „Globalisierung. Wissen was stimmt“, Freiburg im Breisgau: Herder Verlag GmbH
Kiomfoje la termino “tutmondiĝo” estis serĉita per Google tutmonde en majo de 2013?
Ĝusta respondo: 135 000
En majo de 2013 okazis 135 000 serĉoj de la termino “tutmondiĝo”.
Kiu proporcio de la monda loĝantaro havis retaliron en 2011?
Ĝusta respondo: 32,5 %
Tutmonde, 32,5 % el la homoj havas aliron al Interreto. La distribuo estas tre malegala. ⅔ el tiuj 32,5 % vivas en tiel nomataj evoluintaj landoj. Tiuj inkluzivas, laŭ UN, Nordamerikon, Eŭropon, Japanion, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.
Fontoj
ITU Key Global Telecom Indicators 2011
Kiom da ŝtatoj membris en Unuiĝintaj Nacioj (UN) komence de 2013?
Ĝusta respondo: 193
Komence de 2013, UN estis la plej granda internacia organizaĵo kun pli ol 193 membroŝtatoj.
En kiom da lingvoj la reta enciklopedio Vikipedio estas disponebla?
Ĝusta respondo: 286
La malferma reta enciklopedio ekzistas en 286 lingvoj (en februaro de 2013).
Kiu lando produktas plej multe da filmoj?
Ĝusta respondo: Barato
Barato. En 2005, pli ol 1000 filmoj estis produktitaj en Barato. Ĉirkaŭ 700 estis faritaj en Usono.
Fontoj
Deges, Stefan: (2009) „Globalisierung. Wissen was stimmt“, Freiburg im Breisgau: Herder Verlag GmbH
Kiom da tempo necesis, por ke 50 milionoj da homoj uzu la Interreton?
Ĝusta respondo: 4 jaroj
Necesis proksimume 4 jaroj, por ke la nombro da retuzantoj atingu 50 milionojn. Kompare, radio bezonis ĉirkaŭ 40 jarojn por atingi la saman nombron da aŭskultantoj en Usono.
Fontoj
Deges, Stefan: (2009) „Globalisierung. Wissen was stimmt“, Freiburg im Breisgau: Herder Verlag GmbH
Laŭ vi, kion signifas la vorto “glocalisation”?
Ĝusta respondo: Konekto inter mondaj influoj kaj lokaj retoj
Mondaj influoj kaŭzas ŝanĝojn en ĉiutaga vivo. Emo reveni al loka nivelo estas observata kiel respondo al la premo de tutmondiĝo. La termino “glocalisation” rilatas al konekto inter tutmondiĝo kaj lokiĝo.
Fontoj
Nuscheler, Franz (2004) „Entwicklungspolitik“, Bonn: Dietz Verlag (S58)
Kio estas fama organizaĵo kontraŭ tutmondiĝo?
Ĝusta respondo: ATTAC
ATTAC signifas “Association pour la taxation des transactions financières et pour l'action citoyenne”, “Asocio por impostado de financaj transakcioj kaj por civitana agado”. NATO estas “Nord-Atlantika Traktat-Organizo”, milita alianco, MOK estas “Monda organizaĵo por komerco” kaj kreas regulojn de internacia komerco. NRO estas ne-registara organizaĵo.