Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Ĉu vi sciis, ke…

  • …la Ikea-katalogo estas unu el la presataj dokumentoj kun plej alta jara kvanto da ekzempleroj kaj lingva diverseco? En 2013, la Ikea-katalogo havis 211 milionojn da ekzempleroj kaj estis disponebla en 62 lingvoj.
  • …en 2013, la rapidmanĝa kompanio McDonald’s havis 32 000 branĉojn en 118 landoj?
  • …la distanco, kiun homoj povas trairi dum sama daŭro en la lastaj 150 jaroj, kreskis de 10 km en 1850 ĝis 10 000 km hodiaŭ?
  • …la tutmonda eksportado de varoj kreskis je pli ol 1300 % de 1960 ĝis 2010?
  • …en 1800, depende de vento, necesis proksimume 40 tagojn por sendi leteron de Eŭropo al Ameriko?
  • …kun 193 membro-ŝtatoj, UN estas la plej granda internacia organizaĵo?
  • …la interreta enciklopedio Vikipedio estas disponebla en 286 lingvoj?
  • …plej multaj filmoj estas produktataj en Barato? En 2005, pli ol 1000 filmoj estis produktitaj en Barato, kaj 700 en Usono.
  • …la 500 plej grandaj kompanioj laborigas 0,05 % el la monda loĝantaro, sed regas 70 % el la monda komerco, 80 % el eksterlanda investado kaj 25 % el monda produktado?
  • …necesis proksimume 4 jarojn, por ke la nombro da retuzantoj atingu 50 milionojn? Kompare, radio bezonis ĉirkaŭ 40 jarojn por atingi la saman nombron da aŭskultantoj en Usono.