Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Citaĵoj

Ĉi tie vi povas vidi citaĵojn de homoj, kiuj estas (aŭ estis) aktivaj ĉefe en la kampo de ekonomiko kaj politiko.

Legu la unuopajn citaĵojn kaj respondu la demandojn sube.

“Nia ekonomia modelo baziĝas sur la dogmoj de maksimumigo de profito, konkurado kaj senlima kreskado. Pli ol miliardo da homoj malsatas, mediaj damaĝoj kaj klimata ŝanĝo rapide kreskas, la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj pligrandiĝas kaj reale demokratiaj decidoj estas malmultaj. Financaj krizoj kaj rigoraj rimedoj, loka konkurado kaj kreskanta senlaboreco, kreskantaj kompaniaj profitoj kaj malkreskantaj salajroj trafas ĉiun homon.” Attac Österreich
“Ni scias: tutmondiĝo ebligas grandajn oportunojn por kreskado, laboro, riĉeco kaj libereco por ĉiuj landoj. Eĉ pli ol tio: ĝi ofertas pli da oportunoj ol da riskoj. Ni devas agnoski tiujn oportunojn kaj ni devas utiligi ilin. Germanio mem, kiel eksporta lando, tre profitis la liberecon de tutmondiĝo. Krome, tutmondiĝo kaj libera komerco kreas grandajn oportunojn por la evoluantaj landoj. En multaj el tiuj landoj, interalie en Afriko, kreskado tre fortiĝis dum la lastaj jaroj.” Merkel, Angela, germana kancelierino
“Agnoski mondajn rilatojn gravas, sed lerni de ili dividas interesojn.” Walden, Raymond, mondocivitano, pacisto kaj aŭtoro
“…por nia organizaĵo, senbara movado de varoj, servoj, investoj kaj homoj trans limoj estas esenca. Tio postulas fortan kaj aktivan MOK-n, kiu plibonigas aliron al merkatoj, kontraŭbatalas la rajton de potenculoj kaj malpliigas diskriminaciajn rimedojn…”
Verband Schweizer Unternehmen (Asocio de svisaj kompanioj)
“Malegaleco de enspezoj estas la plej grava problemo de tutmondiĝo. Ŝajnas terure maljuste, ke en mondo de riĉo kaj abundo, tiom multaj devas vivi en tia malriĉeco.”
Stiglitz, Josef, gajninto de Nobel-premio pri ekonomiko
“Ne estas kialo kontraŭbatali tutmondiĝon: se ĝi estus kreita por servi la interesojn de la homaro, necesus konsideri ĝin progreso.”
Chomsky, Noam, usona socia sciencisto
“Por la sama salajro, kiel germana inĝeniero, mi povas havi ses ĉinajn inĝenierojn. Sed, kvankam la germano laboras 1600 horojn jare, la ĉinoj laboras po 2000 horoj.”
Pierer, Heinrich von, germana estrarano (Siemens AG)
“Tutmondiĝo proksimigis nin en la senco, ke ni ĉiuj estas influataj de la agoj de aliaj, sed ne en la senco, ke ni ĉiuj dividas profitojn kaj malfacilaĵojn. Anstataŭe, ni permesis al ili disigi nin eĉ pli unu de la alia, ĉar ili pligrandigas la diferencojn en riĉo kaj povo inter socioj kaj ene de ili.”
Annan, Kofi, ĝenerala sekretario de UN
“Tutmonda varmiĝo, kiun vi kaŭzas, estas agreso kontraŭ ni!”
Museveni, Yoweri, prezidento de Ugando
“Kvankam mi subtenas tutmondiĝon, mi dankas al Dio pro la movado kontraŭ tutmondiĝo.”
Sen, Amartya, gajninto de Nobel-premio pri ekonomiko
“Ni ĉiuj volas flugi al Majorko kontraŭ 19 eŭroj. Ni volas DVD-legilon kontraŭ 39,95 — necesas kompreni, ke tio estas la avantaĝoj de tutmondiĝo.”
Steinbrück, Peer, germana eksa financministro