Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

Praktika ekzerco

Serĉu gazetan artikolon pri tutmondiĝo kaj provu analizi ĝin:

  • Pri kiu temo ĝi parolas?
  • Ĉu la temo koncernas vin persone? Kiun ĝi koncernas?
  • Ĉu tiu temo estas kaŭzata de iu aparta aspekto de tutmondiĝo? Kiu?
  • Ĉu tiu temo koncernas plurajn aspektojn de tutmondiĝo? Se jes, kiel vi scias tion?
  • Ĉu internaciaj organizaĵoj aŭ NRO-j jam okupiĝas pri tio? Kiuj kaj kiel?
  • Kiel la aŭtoro de la artikolo traktas la temon?