Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

La socikultura aspekto de tutmondiĝo

La socikultura dimensio temas pri tutmondiĝo de socio kaj kulturo. En Eŭropo, la kultura diverseco de socio delonge estas konsiderata normala. Pli kaj pli, homoj alkutimiĝas al antaŭe nekonataj influoj, komparas aŭ distingas ilin, kelkfoje formas unuigajn kulturojn. Tio enkondukas novajn principojn, valorojn kaj kondutojn.

La jenaj ekzemploj el la ĉiutaga rutino menciita komence de la modulo spegulas la socikulturan dimension de tutmondiĝo: muziko (No Woman No Cry), migrado, lingva diverseco, la Interreto (Facebook), televido (serioj) kaj manĝaĵo (kebabo). Aldone, modo, arto kaj literaturo havas influon al niaj vivstiloj kaj opinioj.

La Interreto grave influas la kulturan sektoron. La unua video, kiu atingis miliardon da spektoj en YouTube, estis la muzikvideo “Gangnam Style” de la sudkorea repisto Psy. Nun ĝi havas pli ol 1,5 miliardojn da spektoj. Ne estas surprizo, ke “Gangnam Style” iĝis tutmonda fenomeno ene de kelkaj monatoj. La dancmovoj de la kanto havis apartan efikon kaj nun estas ankaŭ sennombraj parodioj en la Interreto.

  • Demandu viajn parencojn, amikojn kaj kolegojn, ĉu ili jam aŭdis pri “Gangnam Style”.
  • Serĉu en la reto famulojn, kiuj dancis aŭ parodiis “Gangnam Style”.
  • Konsideru la motivojn de tiuj, kiuj faras la parodiojn.
  • Ĉu vi konas similajn “tutmondajn” kantojn aŭ fenomenojn?

Fontoj

Fechner, Julia (2012): Internationale Politik II: Globalisierung. Schwalbach: Wochenschau
http://www.bpb.de/nachschlagen/zahlen-und-fakten/globalisierung
http://www.noz.de/deutschland-und-welt/gut-zu-wissen/computer/68587744/gangnam-style-ist-erster-youtube-milliardaer
http://derstandard.at/1350259355780/Ai-Weiwei-tanzt-den-Gangnam-Style