Tutmondiĝo

Ĉi tiu modulo klarigas mondan interdependecon, ĝiajn polemikajn flankojn kaj kiel ĝi influas niajn ĉiutagajn vivojn

La politika aspekto de tutmondiĝo

La gazeta artikolo pri UN-konferenco kaj la lerneja okazaĵo por Amnestio Internacia komence de la taga rutino estas ekzemploj de tutmondiĝo de politiko.

La politika dimensio de tutmondiĝo temas pri internacia kunlaborado. Multaj politikoj kaj mondaj aferoj (kiel protektado de medio) ne plu povas esti taŭge prizorgata de naci-ŝtato, pro tio ili estas pli kaj pli transprenataj de internaciaj organizaĵoj kaj neregistaraj organizaĵoj (NRO).

La jena ekzerco celas enkonduki al vi la plej ofte menciatajn internaciajn organizaĵojn en la tutmondiĝa debato. Tri NRO-j ilustras la amplekson de civil-sociaj iniciatoj.

Ĉi tie vi povas vidi sep priskribojn de organizaĵoj kaj atribui ilin al la listigitaj internaciaj organizaĵoj. Poste vi devas ordigi la internaciajn organizaĵojn atribuante laŭ siaj taskoj kaj ĉefaj ecoj.

Kiu mi estas?

Mi estis fondita en 1945 kun la celo gardi mondopacon. Mi estas la plej grava internacia organizaĵo kun plej multe da membroj en la mondo, precize 193 membroŝtatoj. Unu en miaj kvar sidejoj situas en Vieno, la aliaj en Nov-Jorko, Ĝenevo kaj Najrobo.
Ĝusta respondo: Unuiĝintaj Nacioj, UN
Mi estas unu el la plej grandaj evoluaj organizaĵoj en la mondo kaj konsistas el du institucioj: unue la Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluado (IBRE) kaj due la Internacia Evolua Asocio (IEA). IBRE estis fondita en 1944 kaj 188 landoj membras. En 1960, IEA estis lanĉita kaj ĝi havas 172 membroŝtatojn. Mia sidejo situas en Vaŝingtono.
Ĝusta respondo: La Monda Banko
Mi estis fondita en 1944 por certigi, ke la reguloj de internacia financo estas observataj. Mi havas sidejon en Vaŝingtono. 188 ŝtatoj membras ĉe mi.
Ĝusta respondo: Internacia Monunua Fonduso, IMF
Mi estis lanĉita de mia antaŭulo, la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco (ĜITK), en 1955. Mi havas sidejon en Ĝenevo kaj 159 membroŝtatojn.
Ĝusta respondo: Monda Organizaĵo por Komerco, MOK
Mi estas tutmonda neregistara organizaĵo(NRO) fondita en 1998 en Francio, post kiam la tiama estro de la gazeto “Le Monde diplomatique” lanĉis alvokon por regado de financaj merkatoj. Mi ekzistas en pli ol 50 landoj.
Ĝusta respondo: ATTAC
Mi estis fondita en 1971 en Vankuvero, post protesto kontraŭ la atombombaj testoj, kiujn faris Usono ĉe la bordo de Alasko. Nun mi estas tutmonda neregistara organizaĵo(NRO), miaj tutmondaj kampanjoj estas kunordigataj en Amsterdamo. Mi ekzistas en almenaŭ 40 landoj en la mondo.
Ĝusta respondo: Greenpeace
En 1961, mi estis fondita en Anglio, post kiam la brita gazeto “The Observer” faris alvokon por internacia kampanjo. Temis pri protesto kontraŭ la kondamno al 7 jaroj en malliberejo de du portugalaj studentoj, kiuj tostis je libereco en kafejo. Kiel tutmonda neregistara organizaĵo (NRO), mi nun ekzistas en 53 ŝtatoj.
Ĝusta respondo: Amnestio Internacia