Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Kio kaŭzas seksan malegalecon

Rakonto

(Inspirita de la teksto A Room of Her Own (“Ŝia propra ĉambro”) - V. Woolf)

Eta Will Shakespeare havas ĝemelan fratinon, Wilma. Ili estas same talentaj, ambaŭ amas librojn kaj provas verki.

Dum la gepatroj kuraĝigas Will, li povas revi, pensi kaj verki tuttage, ili diras al Wilma, ke ŝi pli koncentriĝu pri siaj devoj (kiu iam vidis knabinon, kiu nur sidas kaj skribas?).

Wilma devas helpi: ŝi havas domajn taskojn, devas lerni, kiel esti bona edzino kaj patrino.

Will revas en sia ĉambro kaj klopodas verki rimojn. Wilma ne havas ĉambron kaj ne havas tempon por testi, kion ŝi scias.

Ŝi nur sekrete skribas ion sur paperetoj, sed ili estas forprenataj de la matena vento.

Ili ambaŭ havas talentojn, dezirojn kaj revojn. Sed nur unu el ili havas eblon plenumi ilin.

La kaŭzoj de seksa malegaleco estas perceptoj de vireco kaj virineco, kiuj metas individuojn en limigajn barojn kaj kreas bazon de malekvilibro de potenco: malsamaj valoroj por viroj kaj virinoj.

Ekzemple, en nia (okcidenta) socio, vireco estas asociata kun potenco kaj racieco, kaj pro tio, en labormerkato, politiko, scienco kaj ie ajn, kie potenco kaj racieco determinas valoron, virinoj estas konsiderataj malpli taŭgaj aŭ eĉ malpli valoraj. Aliflanke, virineco estas asociata kun sentemo, zorgemo kaj dediĉo, kaj tio signifas, ke viroj estas konsiderataj “duarangaj” gepatroj. Estas impreso, ke patroj ne estas same kapablaj bone zorgi pri infano, kiel patrinoj. Strukturoj, kiuj produktas tiajn perceptojn, estas seksaj roloj, normoj kaj stereotipoj.

Legu pli pri seksaj roloj, seksaj normoj kaj seksaj stereotipoj en: Aldono 3