Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Kio estas sekso kaj seksa egaleco

Rakonto - eksperimento:

Eta bebo kuŝis en lito kaj la plenkreskuloj devis priskribi ĝin.

Laŭ iu grupo, al kiu oni diris, ke ĝi estas knabino, ŝi ŝajnis ĉarma, tenera, bela, ploretanta kaj ili ŝatus brakumi ŝin.

Laŭ la alia grupo, kiu pensis, ke ĝi estas knabo, li ŝajnis eta bravulo kun forta voĉo kaj ĉarmaj pugnoj, li estis eta tigro.

Al tria grupo neniu diris, ĉu ĝi estas knabino aŭ knabo, sed oni petis al ili ludi kun ĝi. Dum momento ili ne estis kion fari kaj kiel trakti ĝin. Sed post iom da tempo, iuj decidis, ke estas knabo, kaj portis lin supren kaj montris al li la ĉambron kaj la ludilojn. Tiuj, kiuj decidis, ke estas knabino, parolis al ŝi, karesis kaj brakumis ŝin.

Demandoj por pripensi (diskuti):

  • Kiel homoj “scias”, ĉu bebo estas knabo aŭ knabino?
  • Kial homoj ne sciis kiel trakti la bebon sen koni ĝian sekson?
  • Ĉu la “vireco” aŭ “virineco” de la bebo estis juĝata laŭ ĝia biologia sekso?
  • Esplorado montris, ke la “vireco” kaj “virineco” de individuo influas, kiel reagas ties ĉirkaŭularo. Ĉu vi pensas, ke via ĉirkaŭularo (parencoj, amikoj, laborestro) rekomendus al vi konduti malsame, se vi havus la malan sekson, ol estas skribite en via naskiĝakto?