Seksa egaleco
Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo
Genra disvastigo
Genra disvastigo (efektivigo de genra vidpunkto) estas politika ilo por antaŭenigi seksan egalecon. La principo de genra disvastigo estas bazita en la Traktato de Amsterdamo, kiun ĉiuj EU-membroŝtatoj promesis apliki.
Esenca estas la ideo, sur kiu disvastigo baziĝas: inkluzivo de genra dimensio estas konsiderata esenca parto de solvo por sociaj, ekonomiaj kaj ekologiaj problemoj.
Genra disvastigo ludis gravan rolon ne nur en la leĝdona procezo en la EU, sed ankaŭ en la administrado de publikaj provizaĵoj. Precipe la uzo de strukturaj fondusoj estas kondiĉa je analizo de genra efiko. Tio estas unuavice, kian efikon la uzo de publikaj fondusoj havos al progreso en seksa egaleco: kiel nuntempe seksa egaleco estas plenumita en la areo, al kiu la projekto estas celita, kaj al kia pozitiva ŝanĝo de la projekto ĝi kondukos, kiom da virinoj kaj viroj partoprenos en la projekto, kian konkretan profiton la efektivigo de la projekto alportos por virinoj kaj viroj (financaj, materialaj, ankaŭ instituciaj), ĉu la projekto apogas stereotipajn perceptojn de vireco kaj virineco kaj stereotipajn seksajn rolojn; al tiuj kaj similaj demandoj oni devas respondi antaŭ ol efektivigi iun ajn projekton.
Takso
Imagu, ke vi havas 20 000 eŭrojn por progresigi sportajn agadojn por junuloj. Proponu projekton, kiu kongruos kun la principoj de genra disvastigo (apliku genran aspekton). Uzu la jenan procedon:
- Analizu sportajn eblojn por junuloj en via areo (urbo, strato, domaro) laŭ seksa vidpunkto,
- Determinu la seksajn limigojn en tiu areo,
- Proponu celojn por progresigi seksan egalecon por junuloj en via regiono,
- Elektu celojn, kiujn vi povas atingi,
- Proponu paŝojn por efektivigo kaj procedaron, kiuj inkluzivas gejunulojn, knabinojn kaj knabojn en la projekto (ideale estus, se ili ĉiuj inkluziviĝus en ĉiuj fazoj).
Legu pli pri genra disvastigo:Aldono 5