Inter la plej gravaj elementoj de grundo estas mineraloj, humo kaj nutraĵoj, kaj ankaŭ grunda akvo, aero, vermoj kaj mikroorganismoj. La kondiĉoj en la grundo dependas de klimato, vetero, ĝia aĝo, kaj ankaŭ de geologiaj kondiĉoj kaj influo de aliaj organismoj. Ĉiuj tiuj faktoroj kune influas la fruktodonecon de la grundo.
Fruktodona terkultiva tereno estas necesa por nutri homojn. Sed nur en 2000 kaj 2001, 6 % el la kultiveblaj terenoj en la mondo estis perditaj. Tio okazis pro kreskanta ekloĝado kaj konstruado de vojoj, kaj ankaŭ la progresa evoluo de industriaj areoj kaj diversaj aliaj mediaj katastrofoj.
Eksciu, kiaj mediaj ŝanĝoj povas efiki al la grundo kaj kiel tiuj damaĝoj okazas:
Mi malofte okazas nature kaj ofte estas kaŭzata de homoj. Mi troviĝas ĉe la bordoj de malkreskantaj akvejoj kiel la Arala maro aŭ la Morta maro. Sed mi ĉefe aperas en sekaj regionoj, kie kultivata tereno estis tro akvumita, ĉar tiam la surfaca akvo vaporiĝas kaj mi restas kune kun mineraloj. Multaj areoj de kultivebla tereno estis perditaj pro mi, ĉefe en Aŭstralio, Sirio, Egiptio, Pakistano, Usono kaj Irako. En longa daŭro, mi kondukas al sterileco de grundo. Mi povas esti kontraŭbatalata per gutiga irigacio, forkondukaj sistemoj kaj substrataj miksaĵoj.
Unuflanke, mi aperas nature pro fluanta akvo kaj vento, sed aliflanke, ankaŭ homoj kaŭzas min per plugado, tropaŝtado kaj senarbarigo. Mi estas speco de forpreno de la grundo kaj okazas linie aŭ sur tutaj surfacoj. Pro mi, valoraj nutraĵoj en la grundo perdiĝas, ĝia fruktodoneco malaltiĝas kaj fine ĝi ne plu provas produkti kreskaĵojn. Mi atingis zorgigajn nivelojn ĉefe en tropikoj kaj subtropikaj regionoj, sed ankaŭ en Usono. Mi povas esti simpla malriĉigo aŭ tuta detruo de la grundo.
Mi estas rezulto de malboniĝo de grundo en relative sekaj regionoj. Mian aperon parte influas klimato, sed ankaŭ parte homaj agadoj. Se estas tro da bestoj en iu areo, en sekaj klimataj kondiĉoj, oni nomas tion tropaŝtado. Pro paŝtiĝantaj bestoj, kreskaĵaro iĝis malpli densa kaj la grundo disrompiĝas. Kreskanta grunda erozio estas la rezulto. Sed mi aperas ankaŭ post trouzo kaj netaŭga terkultiva uzo kaj senarbarigo en aridaj regionoj. Nuntempe mi minacas proksimume kvaronon de la tutmonda tersurfaco.
Ĝusta respondo: Dezertigo
Mi estas rezulto de bredataj bestoj, kiuj tro multe manĝas aŭ premas la kreskaĵan kovraĵon, kaj pro tio la grundo ne povas sufiĉe rapide regeneriĝi. Tio okazas en intensa bredado, kiam tro da bestoj estas en malgranda areo. Unuflanke, mi malgrandigas kovradon de surfacoj, aliflanke nur pli kaj pli netaŭgaj aŭ senvaloraj kreskaĵoj kreskas, en ekstremaj okazoj ĉiuj kreskaĵoj mortas kaj mi kondukas al grunda erozio kaj tial dezertigo.