Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Reguloj de kritika pensado

Kiuj estas la reguloj de kritika pensado? Vera aŭ malvera?

Informado nur estas komenco de procezo de kritika pensado, ne ĝia rezulto.
Ĝusta respondo: Vera
Efika kritika pensado postulas nur bonan observan kapablon.
Ĝusta respondo: Malvera
Pensante kritike, negativaj aspektoj de informo estas emfazataj kaj pozitivaj iras malantaŭen.
Ĝusta respondo: Vera
Kiu pensas kritike, tiu pensas sendepende.
Ĝusta respondo: Vera
Gravas fidi la asertojn de homoj, kiujn vi kredas.
Ĝusta respondo: Malvera
Uzante kritikan penson, necesas paroli rime.
Ĝusta respondo: Malvera
Pensante kritike, necesas uzi multajn metaforojn por ofendi neniun.
Ĝusta respondo: Malvera
Kritika pensado ne estas solvo, ĝi estas maniero trovi solvon.
Ĝusta respondo: Vera
Kritika pensado konstruiĝas sur logikaj argumentoj.
Ĝusta respondo: Vera

Kritike pensanta homo evitu:

  • uzi stereotipojn kaj antaŭjuĝojn, ĉar ili ĝenas klaran juĝadon kaj kondukas al mallogikaj aŭ tro fruaj konkludoj
  • senpaciencon, mallogikecon, neemon observi la informojn precize
  • ne fari demandojn kaj ne kontroli informojn kaj iliajn fontojn
  • neemon agnoski erarojn, inkluzive de siaj.

Kiajn kapablojn povas evoluigi kritikpensema homo?

  • aŭskulti kaj observi
  • kritike sorbi informojn (lege, observe, aŭde)
  • iri al esenco de problemoj kaj iliaj kaŭzoj, ne nur al iliaj konsekvencoj
  • konscie distingi inter faktoj, supozoj kaj opinioj
  • kapablon analizi kredindecon kaj aktualecon de argumentoj kaj informoj, sur kiuj ili konstruiĝas
  • elekti siajn vortojn, ĉar vortoj povas ŝanĝi la sencon de tutaj argumentoj
  • lerni krei mallongajn, raciajn argumentojn
  • rekoni manipuladon kaj propagandon
  • kompreni, ke ĉiam estas pluraj perspektivoj pri la sama afero