Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Kaŝita premiso kaj konkludo

Tamen, en argumentado ofte okazas, ke unu el la premisoj aŭ eĉ la konkludo estas kaŝita inter la linioj, kaj pro tio estas pli malfacile rekoni ilin.

Ekzemplo de kaŝita konkludo

Argumento: “Mi ne komprenas, kial vi fumas. Fumado estas malsana.” disigita per formulo aspektas tiel:
(1) Fumado damaĝas sanon.
(2) Vi fumas.
(3) Fumado damaĝas vin.

La konkludo “fumado damaĝas vin” estas kaŝita en tiu argumento, sed estas nur implicita.

Ekzemplo de kaŝita premiso

Argumento: “Kompreneble li konas la teoremon de Pitagoro, li estas matematikinstruisto” disigita per formulo aspektas tiel:

(1) Ĉiuj matematikinstruistoj konas la teoremon de Pitagoro (kaŝita premiso)
(2) Li estas matematikinstruisto
(3) Li konas la teoremon de Pitagoro