Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Ĝusteco de la informoj

Ĉiam necesas kontroli, ĉu faktoj kaj supozoj enhavataj en informo estas logikaj. Ili devas esti ĝustaj kaj rilataj al la argumento, kiun ili subtenas. Por ekscii, ĉu ili estas, necesas taksi ilin kaj pripensi, kiel ili estis interpretitaj.

Ekzemplo:

“Ĉiuj svedoj estas tre riĉaj. Neniu malriĉeco, nur pura lukso. Vi ne trovus senhejmulon tie. Kiam mi estis tie pasintjare por semajnfino, mi vidis nur kostajn aŭtojn surstrate, ĉiu estis perfekte pura kaj orda.”

Ni havas aserton, ke ĉiuj svedoj estas riĉegaj. Ĉu estas verŝajne, ke ni trovis neniun malriĉulon aŭ senhejmulon en Svedio? Certe ne. Aserto, ke la aŭtoro ne renkontis ilin, ne signifas, ke ili tute ne ekzistas. Krome, oficialaj informoj de la Sveda nacia komitato por sano kaj bonfarto diras, ke estas 34 mil homoj sen hejmo en Svedio.

Ĉu la informo, ke estis nur kostaj aŭtoj, signifas, ke ĉiuj svedoj estas riĉaj? Ne. Eble la aŭtoro loĝis en diplomatia kvartalo, kaj eble plej multaj homoj luas aŭtojn kaj ne posedas ilin. Ni eĉ ne parolas pri relativa malriĉeco: ke ili estas riĉaj en tutmonda kunteksto ne signifas, ke ili estas riĉaj en Svedio.

Fine, post nur unu semajnfino ie en Stokholmo, tiu persono ne povis taksi la tutan landon kaj ĝiajn loĝantojn. Li povis vidi nur partian nereprezentan parton de la realo.

Pripensindaj demandoj

  • De kie ni ricevas informojn?
  • Ĉu vi kredas ĉion, kion vi trovas interrete?
  • Kiel vi decidas, kion kredi aŭ ne?