Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Rolo de sociaj retoj en publika engaĝiĝo

Sociaj retoj rapide iĝis gravaj platformoj por politika aktivismo en diversaj formoj. Sociaj retoj kiel Twitter, Facebook kaj YouTube provizas novajn manierojn stimuli civitanan engaĝiĝon en publika vivo.

  • La Araba Printempo montris la la mondo, kio eblas, kiam oni kombinas socian maltrankvilon kun kuraĝa civitaneco kaj potencaj ciferecaj iloj.
  • En Irano, kvankam Facebook estas oficiale malpermesita en la lando, ĝi estas vaste uzata de la loĝantaro: nun estas ĉirkaŭ 16 milionoj da aktivaj profiloj de irananoj, kiuj uzas prokurajn servilojn en sia komputilo, kaj Irano estas la dua mezorienta lando kun plej multe da retuzantoj. Facebook estis malpermesita post la lasta kontraŭregistara protesto en 2009. La paradokso estas, ke la supera gvidanto de la lando, imamo Ĥomejni, uzas ĉiajn disponeblajn sociajn retojn por disvastigi informojn pri la islama revolucio.

Persona komunikado per sociaj retoj ebligas al homoj komunikiĝi pli rapide kaj atingi civitanojn kun samaj aŭ similaj interesoj en pli preciza maniero kaj male, sen la pera rolo de amaskomunikiloj. Reagoj, komentoj, konversacioj kaj debatoj estas kreataj enrete, same kiel subteno por eksterretaj okazaĵoj. Mesaĝoj senditaj al personaj retoj multobliĝas, kiam oni diskonigas ilin, kaj tio ebligas atingi novajn publikojn.

Kvankam ĉeesto de sociaj retoj grandiĝas, kaj uzmanieroj de amaskomunikiloj ŝanĝiĝas, enreta civitana engaĝiĝo estas plejparte restriktita al homoj jam aktivaj aŭ almenaŭ kun granda motivo kaj intereso, kiuj scipovas uzi la Interreton. Aliaj grupoj estas malpli aktivaj. Ekzemple, televidaj novaĵoj, kune kun presitaj kaj enretaj gazetoj, daŭre estas la ĉefa informfonto en plej multaj EU-ŝtatoj. Sociaj retoj ŝanĝis la formon de strukturoj kaj metodoj de moderna komunikado influante la manieron, laŭ kiu politikistoj interagas kun civitanoj kaj reciproke. Sed la rolo de tiu fenomeno en kreskantaj engaĝiĝo kaj publika partoprenado estas nek klara, nek simpla. En praktiko, oni diras, ke organizanto povas atendi nur 50 % aŭ malpli el ĉiuj homoj, kiuj konfirmis sian partoprenon per sociaj retoj.

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu vi estas aktiva en socia reto kaj kial?
  • Ĉu vi provas organizi ion aktive per sociaj retoj por fari ŝanĝon en socio?
  • Ĉu vi estas membro de iu aktiva civitana grupo en Facebook? Ĉu vi aliĝas al iliaj agadoj kaj partoprenas aktive en iliaj agadoj ankaŭ ekster sociaj retoj?