Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Homaj rajtoj kaj Jarmilaj evoluaj celoj
La Jarmilaj evoluaj celoj, interkonsentitaj en 2000 de granda plejmulto de la UN-ŝtatoj, estas unika ŝanco plibonigi efektivigon de homaj rajtoj en la tuta mondo. Ĉiu el tiuj celoj, kiuj devas esti atingitaj antaŭ 2015 (kaj estos aŭ ne estos atingitaj kun diversaj niveloj de sukceso), temas pri diversaj internacie agnoskitaj homrajtaj instrumentoj. La unuopaj celoj estas pli detale priparolataj en la moduloj pri evoluigo kaj aliaj moduloj (ekz. malriĉeco kaj medio).
Jen la celoj en tabelo, kies fonto estas PUND (Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado). Trovu, kiel tiuj celoj respondas kun specifaj instrumentoj.
PUND
Por ekscii pli pri tio, kiel atingi tiujn celojn, vidu la modulon pri evoluigo.
Pripensindaj demandoj
- Laŭ vi, kiel evoluigo rilatas al homaj rajtoj? Por pli da informoj, vidu la modulon evoluigo.