Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Kio estas homaj rajtoj?

“La rajtoj de ĉies estas malgrandigitaj, kiam ies rajtoj estas minacataj.” John F. Kennedy

Ni ĉiuj certe aŭdis pri homaj rajtoj. Tiu termino estas vaste uzata en politikaj paroladoj kaj en amasinformiloj. Sed ĉu ni vere komprenas, kio ili estas? Ĉu ni ne nur konas tiujn du vortojn sen kompreni ilian veran signifon? Ĉu ni vere komprenas, ke ili estas tre proksime rilataj al ĉiuj el ni?

Ni ĉiuj havas homajn rajtojn, ili estas parto de ni. Ni diras, ke ili estas universalaj, sendepende de nia nacieco, loĝloko, sekso, etno, koloro, religio, lingvo aŭ ajna alia stato. Tiu principo de universaleco estas priskribita en la Universala deklaro de homaj rajtoj. Alivorte, homaj rajtoj estas rajtoj, kiuj dependas de neniu, ili estas denaskaj por ĉiuj el ni simple pro tio, ke ni estas homoj.

Kiel ni vidis supre, pluraj homaj rajtoj de la kazaĥa ĵurnalistino en Slovakio (rajtoj je libera parolo kaj kunveno) estis malobservitaj. Krome, oni povas trovi multege da similaj kazoj. Homoj laboras en teruraj kondiĉoj, aliaj ne povas prezenti sian kazon al reala kaj justa juĝejo dum tre longa tempo. La plej ofta malobservo de homaj rajtoj estas nesufiĉa protekto de la rajtoj de virinoj kaj knabinoj.

Por detale priskribi la koncepton de homaj rajtoj, ni povas uzi pli simplan ekzemplon: la rajton je vivo. Ĝi signifas, ke neniu rajtas forpreni vian vivon, alie tiu malrespektus vian homan rajton. Trankviliĝu: tio ne signifas, ke kulpa persono ne meritas punon, se li faris krimon. Tute ne. Tio nur signifas, ke li ne povas esti kondamnita je morto pro tio, ke li estas homo, kaj nenio estas tiel malbona, ke ĝi superus tion.

Kvankam homajn rajtojn garantias registaroj, ili ne havas internaciajn limojn. Ekzistas internaciaj instancoj, kiuj povas iugrade efektivigi la homajn rajtojn. Balli Marzecova decidis ne iri al juĝejo kun sia kazo, sed multaj EU-civitanoj iras al tiuj institucioj, kiam ili sentas, ke la naciaj ne bone traktas ilin.

Pripensindaj demandoj

  • Kion vi farus, se vi estus en la loko de Balli Marzecova kaj oni malobservus viajn rajtojn?
  • Kiajn aliajn homajn rajtojn vi konas?