Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Enkonduko

Spektu la jenan filmon unue

Starante en malferma publika placo, pola ĵurnalistino kun kazaĥa nacieco, Balli Marzecova, pace protestis kontraŭ la politiko de la prezidento de Kazaĥio Nazarbajev dum lia restado en Slovakio. Subite slovaka polico perforte forprenis ŝin sen valida kialo. Kvankam la ĵurnalistino decidis ne procesi kontraŭ la Slovaka respubliko, estas fakto, ke oni malrespektis plurajn el ŝiaj homaj rajtoj.

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu vi povas pensi pri la rajtoj de Balli Marzecova, kiuj estis forprenitaj?
  • Pri kiuj aliaj homaj rajtoj vi povas pensi?
  • Ĉu vi povas pensi pri iuj homrajtaj problemoj, kiuj rilatas al vi?