Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Komencaj demandoj

Kiom da artikoloj enhavas la Universala deklaro de homaj rajtoj?
Ĝusta respondo: 30
La Deklaro, kreita rekte surbaze de la spertoj de la Dua mondmilito, estas la unua esprimo de rajtoj, kiujn rajtas havi ĉiuj homoj.
Al kiom da lingvoj estis tradukita la Universala deklaro de homaj rajtoj?
Ĝusta respondo: 370
La Deklaro de homaj rajtoj estas la plej tradukita dokumento en la tuta mondo. Ĝi eĉ estas en la libro Guinness de rekordoj.
Kio estas la bazaj principoj de homaj rajtoj?
Ĝusta respondo: universaleco, neforprenebleco, nedividebleco
Homaj rajtoj protektas niajn civitajn, politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn. Sed ne gravas, pri kia rajto temas, tiuj estas la tri principoj, kiuj ĉiam estas parto de normoj pri homaj rajtoj kaj de ilia efektivigo. Eksciu pli en la unua sekcio de la modulo.
Kiu havas homajn rajtojn?
Ĝusta respondo: ĉiuj sendepende de sekso, raso aŭ religio
Homaj rajtoj estas universalaj por ĉiuj homoj en la mondo. Tiu principo estas enigita en la Universala deklaro pri homaj rajtoj, en ĝia antaŭparolo kaj ankaŭ en aliaj artikoloj, kiel la artikolo 2
Kio estis la unua eŭropa dokumento pri tiaj politikaj rajtoj, kiajn oni hodiaŭ konas?
Ĝusta respondo: Magna Carta Libertatum (1215)
Magna Carta Libertatum estis la unua dokumento devigata al Reĝo de Anglio de grupo de liaj regatoj, la feŭdaj baronoj, kiuj provis leĝe limigi liajn povojn kaj protekti siajn rajtojn.
De kie devenas la jena citaĵo?
“Ĉiuj homoj sur Tero de oriento ĝis okcidento, de nordo ĝis sudo, estas unu grupo; ili malsamas en tri ecoj: konduto, aspekto kaj lingvo.”
Ĝusta respondo: Said Al-Andalusi (1029)
Li estis sciencisto en Andaluzio (hodiaŭ Hispanio) fama pro siaj saĝo kaj scioj. Tiutempe la “civilizacia varma loko” troviĝis ĉirkaŭ Mediteraneo. La nordo de Eŭropo tute ne estis tiel progresinta pri scioj.
Kiel homaj rajtoj estas deklaritaj de leĝo en plej multaj EU-landoj?
Ĝusta respondo: Konstitucio
Plej multaj EU-landoj havas homajn rajtojn en sia konstitucio, kiu ne estas facile ŝanĝebla. Tiel ĝi garantias, ke rajtoj estos bone efektivigataj. Britio estas escepto, ĉar ĝi ne havas apartan konstitucion kaj homaj rajtoj estas en la sama nivelo, kiel kutimaj leĝoj.
Mahatma Gandhi batalis por homaj rajtoj dum sia tuta vivo. Kiu el tiuj famaj citaĵoj estas lia?


Ĝusta respondo: “Neperforto estas la plej granda forto, kiun disponas homaro. Ĝi estas pli potenca ol la plej potenca detrua armilo elpensita de homa genio.”
“Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ ĉia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaron, kaj kontraŭ ĉia ajn instigo al tia diskriminacio.” (Artikolo 7 de la Universala deklaro de homaj rajtoj)
Kio estas la plej ofta malobservo de homaj rajtoj hodiaŭ?
Ĝusta respondo: Nesufiĉa protekto de virinoj kaj knabinoj