Homaj rajtoj
Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin
Ĉu vi sciis, ke…
- …la Universala deklaro pri homaj rajtoj estas, laŭ la libro Guinness de rekordoj, la plej tradukita libro en la mondo?
- …la plej ofta malrespekto de homaj rajtoj estas nesufiĉa protekto de la rajtoj de virinoj kaj knabinoj?
- …40 milionoj da infanoj sub 15 jaroj suferas pro mistraktado kaj neglektado?
- …proksimume 27 milionoj da homoj estas nun sklavigitaj en homa trafiko ĉirkaŭ la mondo?
- …pli ol 300 000 infanoj sub 18 jaroj estas trouzataj kiel infanaj soldatoj en armilaj konfliktoj en la mondo?
- …kvankam ⅔ el la mondo malpermesis mortpunon, en 2006 estis ekzekutitaj almenaŭ 1591 homoj? Kvankam la reala nombro verŝajne estas pli alta, 91 % el tiuj ekzekutoj okazis en Ĉinio, Irano, Pakistano, Irako, Sudano kaj Usono.
- …milionoj da homoj estas enlande kaj eksterlande movataj en regionoj kiel Darfuro, kie okazas etna purigado kaj perfortaj konfliktoj pri tereno kaj rezervoj? La movitoj supervivas nur per homhelpado. Homhelpantoj estas ofte forkaptataj kaj atakataj, kaj helpaj kamionoj estas ŝtelataj kaj rabataj.
- …armilaj konfliktoj mortigis 2 milionojn da infanoj, kripligis 4 aŭ 5 milionojn kaj orfigis pli ol milionon en la lasta jardeko?
- …estas proksimume 246 milionoj da infanaj laboristoj en la tuta mondo?
- …dum historio, oni rifuzis al virinoj scion, kapablon kaj liberon agi por sia bono kaj por tiu de siaj infanoj?
- …pli ol miliono da infanoj, ĉefe knabinoj, estas prostituataj ĉiujare (2007)?
- …kripluloj estas 10 % el la monda loĝantaro?
-
…87 % el la praloĝantoj de Gvatemalo estas malriĉaj, kaj pli ol duono vivas en ekstrema malriĉeco?
Praloĝantoj: Defioj al la internacia komunumo -
…70 % el la malriĉuloj en la mondo estas virinoj?
Informilaro, Jardeko por malaperigo de malriĉeco 1997-2006, PUND - …plej multaj virinoj en la mondo ne povas posedi, heredi aŭ regi posedaĵon, terenon kaj riĉon egalrajte kiel viroj?