Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Sociaj retoj kaj homaj rajtoj

Sociaj retoj kiel Facebook kaj Twitter iĝis plena parto de niaj vivoj. Ili tamen utilas ne nur por kontakti amikojn kaj montri la lastajn feriajn fotojn, sed ankaŭ povas plibonigi efektivigon de homaj rajtoj, ĉefe en landoj, kie la registaro havas monopolon super la klasikaj amasinformiloj, kie ili povas oferti alternativajn informojn kaj aliajn vidpunktojn. Ili ludis gravan rolon dum la tiel nomata Araba printempo, sed ili daŭre havas gravan rolon disvastigante alternativajn vidpunktojn en lokoj, kie klasikajn amasinformilojn regas aŭtoritata reĝimo. Ili estas ankaŭ tre natura kanalo por junuloj, kaj ankaŭ pro tio ili ne devus esti preterlasitaj.

Sed ni ĉiam devas esti atentemaj pri ili, ĉar ili ofte donas nepruvitajn kaj subjektivajn informojn. Por ekscii, kiel juĝi ricevitan informon, vidu la modulon pri kritika pensado.