Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Enkonduko

“La kvanto da malobservoj de homaj rajtoj en lando ĉiam estas inverse proporcia kun la kvanto da plendoj pri malobservoj de homaj rajtoj, kiujn oni aŭdas tie. Ju pli da plendoj estas aŭdataj, des pli bone estas protektataj homaj rajtoj en tiu lando.” Daniel Patrick Moynihan

Homaj rajtoj estas grava parto de ĉies vivoj en la tuta mondo. Iliaj malobservoj laŭ diversaj vidpunktoj kaŭzas unu el la plej grandaj problemoj, kiujn alfrontas la monda socio (do ankaŭ nia) hodiaŭ. Homoj renkontas kazojn de malobservoj en la ĉiutaga vivo, ofte sen vera kapablo rekoni ilin kaj defendi sin kontraŭ ili.

Por kontraŭbatali tiujn malobservojn, kiuj koncernas nin, ni devas scii, kio estas homaj rajtoj, kio estas ilia kunteksto kaj kian rolon ili havas en niaj vivoj. Tio signifas, ke ni devas kapabli rekoni niajn rajtojn kaj tiujn de aliuloj, kaj ankaŭ distingi, kiam ili estas malrespektataj. Poste ni devas koni rimedojn, kiuj povas helpi al ni kontraŭstari malobservojn de homaj rajtoj kaj plibonigi kapablojn uzi ilin en praktiko. Kompreni homajn rajtojn en nia loka kunteksto poste helpos nin kompreni malobservojn de homaj rajtoj en ilia tutmonda komplekseco.

Per ĉi tiu modulo, vi ekscios, kiajn homajn rajtojn vi havas, kaj kiel reagi, kiam homoj aŭ institucioj malrespektas ilin.

Kursoplano:

  • 26 paĝoj
  • 2 grandaj kvizoj: unu komence, unu fine
  • 1 mallonga nedeviga kvizo inter du partoj
  • 2 praktikaj taskoj por uzi la scion, kion vi akiris; vi eĉ devos foriri de via ekrano kaj esplori homajn rajtojn en via ĉirkaŭaĵo

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj