Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Lokaj, naciaj, regionaj kaj internaciaj homrajtaj instancoj

Krom tio, vi povas peti leĝan helpon de konkreta ŝtata agentejo.

Krome, ekzistas ankaŭ eblo paroli al la ofico de la komisiisto de la Konsilio de Eŭropo por homaj rajtoj. Inter la respondecoj de komisiisto estas:

  • “subteni la efektivan observon de homaj rajtoj kaj helpi al membroŝtatoj efektivigi la homrajtajn nomojn de la Konsilio de Eŭropo;
  • antaŭenpuŝi edukadon kaj konscion pri homaj rajtoj en la membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo;
  • trovi eblajn mankojn en la leĝoj kaj praktikoj rilataj al homaj rajtoj;
  • faciligi la agojn de naciaj mediaciaj institucioj kaj aliaj homrajtaj strukturoj;
  • doni konsilojn kaj informojn pri protektado de homaj rajtoj en la regiono.”

Mandato de la komisiisto por homaj rajtoj

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu vi konas organizojn aŭ individuojn, kiuj preparas raportojn pri homaj rajtoj en via lando?
  • Ĉu vi konas kazon, kiam via lando estis en la kortumo en Strasburgo? Se jes, pri kio temis kaj kiel la afero konkludiĝis?
  • Kiel la supremenciitaj rimedoj helpas kutimajn civitanojn kiel nin kontraŭ malbonvolo de registaroj kaj elito?
  • Ĉu vi povas pensi pri tio, al kiu aŭ kio vi irus, se oni malrespektus viajn homajn rajtojn?