Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Lokaj, naciaj, regionaj kaj internaciaj homrajtaj instancoj

Kiel civitano, vi povas ankaŭ iri unue al lokaj kortumoj kaj aliaj taŭgaj instancoj, sed se vi ne sukcesas tie, vi povas direktiĝi al iuj regionaj aŭ internaciaj instancoj. Ili ĉiuj estas rimedoj kiuj devus teorie garantii niajn homajn rajtojn.

Ekzistas diversaj homrajtaj instancoj en ĉiuj niveloj. Tiuj povas esti diversaj homrajtaj komisionoj, komitatoj kaj juĝejoj, kiuj kreas la kernon de homrajtoprotektorimedoj. Iuj estas pli fortaj, aliaj estas kvazaŭ senpovaj. En iuj kazoj, tiuj rimedoj havas malmulte da povo aŭ tute neniun povon, kaj estas ignorataj de membroŝtatoj; en aliaj kazoj, la la rimedoj havas grandan politikan kaj leĝan aŭtoritaton, kaj iliaj decidoj preskaŭ ĉiam estas efektivigataj. Ekzemploj de la unua speco estas la UN-j traktatokomitatoj, ekzemploj de la dua speco estas la Eŭropa juĝejo de homaj rajtoj en Strasburgo (kiu neniel rilatas al EU).