Homaj rajtoj

Ĉi tiu modulo temas pri homaj rajtoj, kio ili estas, kiel homaj rajtoj rilatas al ni kaj kiel protekti ilin

Kiel niaj homaj rajtoj estas garantiataj kaj protektataj?

“Hodiaŭ ni staras ĉe la sojlo de granda okazaĵo en la vivo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj en la vivo de la homaro. Tiu deklaro povas iĝi la internacia Magna Carta por ĉiuj homoj ĉie.” Eleanor Roosevelt

Niajn homajn rajtojn protektas variaj internaciaj homrajtaj instrumentoj, traktatoj kaj aliaj internaciaj dokumentoj, kaj malgraŭ tio, ke Slovakio subskribis preskaŭ ĉiujn akordojn kaj asertas, ke ĝi sekvas ilin, slovakaj institucioj ne ĉiam sekvas siajn promesojn. Balli Marzecova estis senigita je sia rajto je libera kunveno kaj libera parolo, kiam ŝi pace protestis kontraŭ politikisto. Multaj aliaj estas senigataj je sia rajto je justa kaj sufiĉe longa proceso, civitanoj de la urbo Pezinok estis senigitaj je la rajto decidi pri sia medio. Kaj oni facile povus plilongigi la liston…

Kion ni devas fari, kiam ni pensas, ke niaj aŭ ies homaj rajtoj estis malrespektitaj?

Fakte ekzistas pluraj ebloj. Tio dependas, laŭ kiu vidpunkto ni konsideras la aferon. Ni povas serĉi helpon ĉe civilaj societoj, ni povas serĉi justecon en juĝejoj aŭ disvastigi informojn pri la malrespekto per amasinformiloj.