Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Komencaj demandoj

Eksterlandanoj, kiuj venas al via lando por vivi, nomiĝas…
Ĝusta respondo: Enmigrintoj
Aliflanke, elmigrado signifas iri for de sia lando.
Fontoj
www.iom.int
Kiom da homoj vivas en lando, en kiu ili ne naskiĝis?
Ĝusta respondo: 214 milionoj, proksimume 3 % de la monda loĝantaro
Tio signifas, ke ĉiu 33-a homo estas internacia migranto.
Fontoj
www.iom.int
Laŭelcente, kiu el tiuj landoj havas plej grandan proporcion da enmigrintoj en la tuta mondo?
Ĝusta respondo: Kataro
En tiu ŝtato de la Araba golfo, pli ol 80 % el loĝantoj estas eksterlandanoj. 34 % estas baratanoj kaj pakistananoj, 16 % irananoj kaj 5 % el aliaj landoj. 25 % el la loĝantoj devenas de aliaj arabaj landoj. Multaj enmigrintoj estas uzataj kiel malmultekostaj laboristoj.
Fontoj
www.iom.int
Kiu lando havas la plej grandan nombron da internaciaj migrantoj?
Ĝusta respondo: Usono
48 milionoj da migrantoj (12,5 % de la loĝantaro) vivas en Usono en 2013. Rusio havas la duan plej grandan nombron da migrantoj kun 11 milionoj, kaj trie Germanio kun 10 milionoj.
Kio estas la plej granda enmigra komunumo en Usono?
Ĝusta respondo: Latinamerika
El la 293 milionoj da homoj, kiuj loĝas en Usono, 52 milionoj konsideras sin “latinamerikaj”. Sed multaj el ili estas civitanoj de Usono.
Kiom el la migrantoj tutmonde estas virinoj?
Ĝusta respondo: 49 %
49 % el internaciaj migrantoj estas virinoj.
Fontoj
www.iom.int
Kiu lando havas la plej malaltan proporcion da internaciaj migrantoj en 2013?
Ĝusta respondo: Indonezio
En Indonezio, 0,1 % el la loĝantaro estas internaciaj migrantoj. Ĉinio havas la saman proporcion. Barato havas 0,4 % kaj Rumanio 0,5 %.
Fontoj
www.iom.int
En 2012, proksimume 500 milionoj da homoj loĝas en Eŭropa Unio. Kiom el ili naskiĝis eksterlande?
Ĝusta respondo: 33 milionoj
Tio estas proksimume 6,5 % el la EU-loĝantaro. El tiuj, 13,6 milionoj estas civitanoj de aliaj EU-ŝtatoj kaj 20,7 milionoj (4 %) devenas de aliaj landoj.
Kiu Eŭropa lando havas la plej altan proporcion da eksterlandanoj?
Ĝusta respondo: Luksemburgo
Luksemburgo havas 43 % da eksterlandanoj; 37,1 % estas civitanoj de aliaj EU-ŝtatoj.
Tutmonde, kiom da homoj fuĝas?
Ĝusta respondo: 43 milionoj
27,5 milionoj el tiuj rifuĝintoj fuĝas ene de sia lando. Ili estas nomataj interne movitaj homoj.
Fontoj
www.iom.int
Kiu lando estas la plej granda fonto de rifuĝintoj?
Ĝusta respondo: Afganio
Pro la milito en Afganio, 2,6 milionoj da afganoj estis ekzilitaj en 2012. Tio signifas, ke kvarono de la tutmondaj rifuĝintoj estas afganoj. 95 % el afganaj rifuĝintoj migris al najbaraj landoj kiel Pakistano kaj Irano.
Kiu lando havas plej multe da rifuĝintoj?
Ĝusta respondo: Pakistano
En 2011, 1,7 milionoj da internaciaj rifuĝintoj vivis en Pakistano laŭ UN. Plej multaj el ili devenis de Afganio.
Se homo fuĝas el sia lando kaj serĉas protekton en alia, li kandidatiĝas por…
Ĝusta respondo: Azilo
La artikolo 14 de la Universala deklaro de homaj rajtoj diras: “Ĉiu rajtas serĉi kaj ĝui azilon disde persekutado en aliaj landoj.” Timo de persekutado povas ekzisti pro kialoj de raso, religio, nacieco, aparteno al ia socia grupo aŭ pro politikaj kredoj.
Fontoj
www.iom.int
Kiom da homoj serĉis azilon en EU-27 en 2012?
Ĝusta respondo: 296 700
27 020 ricevis azilon, tio estas sukceso je 12 %.