Migrado

Ĉi tiu modulo malkovras, kio estas migrado, kaj ebligas al ni koni nian propran migran historion

Amasinformiloj kaj migrado

Amasinformiloj ludas gravan rolon en migrado kaj integriĝo. Ili ne estas nuraj “neŭtralaj observantoj”, sed havas sian manieron raporti, kion ili raportas; la vortoj kaj bildoj, kiujn ili uzas, havas decidan influon al sociaj streboj integri enmigrintojn.

Amasinformiloj kaj politikistoj ofte parolas pri migrado tre malsame.

Takso

Rigardu proksime du tre malsamajn amasinformajn fontojn. Ekzemple elektu gazeton, kiu viascie celas larĝan publikon kaj alian, kiu celas pli intelektan. Aŭ trovu junularan gazeton. Estas via elekto. Observu en du semajnoj, kiel tiuj du amasinformaj fontoj priparolas la problemojn de migrado kaj integriĝo.

  • Serĉu artikolojn pri migrado kaj integriĝo. Kiu proporcio de gazetoj estas dediĉata al ili? Kian enhavon ili havas, en kiaj sekcioj ili aperas?
  • Ĉu la raporto estas pozitiva aŭ negativa? En kia kunteksto ĝi estas raportata?
  • Kiaj vortoj, bildoj, metaforoj kaj komparoj estas uzataj?
  • Kiaj fotoj, diagramoj kaj bildoj ilustras la artikolon?
  • Ĉu la artikolo citas migrantojn mem aŭ nur raportas pri ili?
  • Ĉu apartaj stereotipoj estas uzataj?