Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Kio kaŭzas seksan malegalecon

Seksaj stereotipoj havas gravan malbonan efikon al percepto de ne-aliseksemaj homoj: ili ne agnoskas ilian ekziston kaj formas antaŭjuĝojn kaj malamon (homofobio). Ili kreas impreson, ke ĉiuj homoj estas aŭ virecaj viroj, aŭ virinecaj virinoj. Ili ne toleras zorgemajn kaj sentemajn virojn en “virinaj” profesioj, nek virinojn, kiuj ne interesiĝas pri beleckonkursoj sed ŝatas virajn sportojn aŭ volas laboron. Plie, ili malakceptas ne-aliseksemajn homojn. Tia vido de virineco kaj vireco estas ankaŭ nomata aliseksema normeco. Pli da informoj pri aliseksema normeco:Aldono 4

La vivmaniero, deziroj kaj rilatoj de ĉiuj homoj, kiuj ne plenumas la rolojn de “vireco” kaj “virineco”, precipe en intimaj partoj de vivo, montras, ke vireco kaj virineco estas formiloj, en kiuj neniu tute kongruas en ĉiu momento de sia vivo. Tial tiuj formiloj ne kreas liberecon en vivo, en socio, en rilatoj, sed male, ili limigas ĝin.

Por progresigi la rajtojn de ne-aliseksemaj homoj, por malakcepti antaŭjuĝojn kontraŭ ili (homofobio) kaj memorigi, ke publikaj spacoj, civilaj kaj homaj rajtoj kaj protektoj de digneco estas ankaŭ iliaj, en Slovakio (kaj aliaj landoj) la kampanjoj kaj agadoj de multaj homrajtaj organizaĵoj kaptas atenton. La plej famaj estas la fierecmarŝoj (“Gejfiero”). Ilia celo estas montri, ke ne-aliseksemaj homoj ofte ne havas respekton kaj subtenon de konkretaj politikaj regularoj (malkrimigo de samseksemo, rajto je familia vivo, malpermeso de kontraŭgeja perforto, rajto je informo kaj servoj por ne-aliseksemuloj, ktp.).

Pro tio, marŝo nomata “fiero” estas atentigo, ke pro siaj ne-aliseksemaj deziroj, homoj estas celoj de atakoj kontraŭ persona integreco, malpliigo de sia homa digno kaj malgrandigo de sia memfido.

Takso

  • Kiajn organizaĵojn subtenantajn la rajtojn de ne-aliseksemuloj vi konas en via lando?
  • Ĉu okazas Fiero en via lando?
  • Kiajn petojn faras la aktivistoj de rajtoj por ne-aliseksemuloj en via lando?
  • Ĉu samseksaj paroj havas eblon edziĝi aŭ edziniĝi en via lando?
  • Komparu la rajtojn de aliseksemuloj kaj ne-aliseksemuloj en via lando.