Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Genro

Genro estas termino, kiu signifas “kultura sekso”.

Tiu termino signifas “kultura sekso”. Ĝi signifas, ke tio, kio kaŭzas malsamajn perceptojn de virinoj kaj viroj, virineco kaj vireco en socio, ne estas seksaj (biologiaj) malsamoj, sed komprenoj de la socio, kiuj ne rilatas al niaj korpoj. Malsamaj kulturoj karakterizas virecon kaj virinecon malsame: kio estas konsiderata virina en iu kulturo dum iu periodo estas konsiderata vira en alia periodo aŭ alia lando, aŭ neniel rilatas al virineco aŭ vireco en tiu socio.

La termino “genro” estas ne nur anstataŭaĵo de “sekso”, ĝi koncernas ne nur homojn sed tutan socian realon: oni kutimas diri, ke konduto estas vira aŭ virina, ni nomas ian laboron virina kaj alian laboron vira. Genro ankaŭ temas pri la maniero, laŭ kiu ni perceptas realon, kiel ni taksas fenomenojn kaj kiel medio formas niajn eblojn kaj limojn.

Genro ebligas pli bone kompreni, kiel socio kreas malegalecon inter virinoj kaj viroj, sed ankaŭ kio igas virinajn kaj virajn agadojn perceptataj malegalaj.

Por lerni pli pri genro: Aldono 1