Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Finaj demandoj

Sekso kaj seksa egaleco

Kio estas genro?


Ĝusta respondo: Termino, kiu signifas kulturan sekson
Kio kaŭzas seksan malegalecon?


Ĝusta respondo: La kaŭzo de seksa malegaleco estas la koncepto de vireco kaj virineco (seksaj stereotipoj), kiuj metas individuojn en limojn kaj kreas bazon por potencmalekvilibro: malsamajn valorojn por viroj kaj virinoj.
Kio estas seksismo?


Ĝusta respondo: Malvalorigo de unu sekso (pli ofte virinoj) aŭ malakcepto de konceptoj de vireco kaj virineco, kiuj malsamas de la stereotipaj

Seksa egaleco kaj homaj rajtoj

Kio estas la inisma movado?


Ĝusta respondo: Sociaj kaj politikaj agadoj celantaj sociajn ŝanĝojn, kiuj permesus plenan egalecon kaj rajtegalecon inter viroj kaj virinoj en ĉiuj kampoj de vivo.
Kio estis la celoj de la unua ondo de inisma movado?


Ĝusta respondo: Virina voĉdonrajto, sed ankaŭ egala salajro, rajto je edukado kaj laboro, patrina protekto, ktp.
Kio estis la celoj de la dua ondo de inisma movado?


Ĝusta respondo: Reproduktaj rajtoj, egaleco en geedzaj rilatoj, forigo de seks-bazita perforto, egaleco por ne-aliseksemuloj, ktp.
Kio estas seksaj kaj reproduktaj rajtoj?


Ĝusta respondo: Ili estas asociitaj kun traktado de virinoj kaj viroj kiel seksaj estuloj kun rajto je memstara spertado de sia sekseco, agnoskado de la rajto de virinoj kaj viroj decidi pri la nombro kaj naskiĝtempo de siaj infanoj kaj protekto de reprodukta sano.
Kiu dokumento unuafoje emfazis la riskon de seksa stereotipado?


Ĝusta respondo: La Akordo pri malaperigo de ĉia diskriminacio kontraŭ virinoj
Kio estas genra disvastigo?


Ĝusta respondo: Strategio por progresigi seksan egalecon

Seksa malegaleco en kelkaj medioj

Kio estas la averaĝa seksa pagmalsamo en EU-landoj?


Ĝusta respondo: 17 %
Kio estas seksa divido de la labormerkato?


Ĝusta respondo: Seksa divido signifas, ke en iuj industrioj aŭ iuj pozicioj estas pli da (aŭ ĉefe) virinoj, dum aliloke estas pli da (aŭ ĉefe) viroj
Kio estas kvotoj?


Ĝusta respondo: Kvoto por sekso en decidaj kampoj signifas, ke en iu kampo (parlamento, estraro, ktp.) estas minimuma elcentaĵo rezervita por la nun minoritata sekso.
Kio estas la grava proporcio por subteni interesojn de grupo?


Ĝusta respondo: 30 %

Konsekvencoj de seksa malegaleco

Kio estas seks-bazita perforto?


Ĝusta respondo: Kiam la kaŭzo estas misuzo de potencmalekvilibro inter virinoj kaj viroj en socio, surbaze de seksaj stereotipoj.
Kio estas la mito de beleco?


Ĝusta respondo: Aro da seksaj stereotipoj, kiuj nutras la ideon, ke beleco estas grava eco de virineco