Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Perforto kontraŭ virinoj

Perforto kontraŭ virinoj estas unu el la plej gravaj kaj plej teruraj manifestiĝoj kaj konsekvencoj de seksa malegaleco. La termino “perforto kontraŭ virinoj”, laŭ la Deklaro pri malaperigo de perforto kontraŭ virinoj de UN, signifas:

“ajna ago de seks-bazita perforto, kiu rezultas, aŭ riskas rezulti, en korpa, seksa aŭ mensa damaĝo aŭ sufero por virinoj, inkluzive de minacoj de tiaj agoj, devigo aŭ arbitra malliberigo, okazanta ĉu publike, ĉu private.”

Perforto kontraŭ virinoj estas nomata seks-bazita perforto, ĉar ĝia kaŭzo estas misuzo de potencmalekvilibro inter virinoj kaj viroj en socio, surbaze de seksaj stereotipoj.

Tio ĉefe estas la percepto, ke virinoj devas obei sian partneron, ke ili devas pasive akcepti la decidojn de aliuloj, ke virinoj estas seksaj objektoj servantaj la bezonojn de viroj, ke virinoj estas objektoj de komerco, kaj aliaj antaŭjuĝoj kaj stereotipoj.

Diversaj specoj de perforto kontraŭ virinoj kiel rezulto de potencmalekvilibro inter viroj kaj virinoj povas esti inkluzivataj en tiu termino, ekzemple perforto kontraŭ virinoj en partnerecoj, deviga prostituo kaj virintrafiko, seksperfortado, perforto kontraŭ virinoj kiel batalrimedo en konflikto, sed ankaŭ devigaj edzinigoj, virina seksa kripligo (ankaŭ nomita virina cirkumcido), ktp.

Perforto kontraŭ virinoj okazas ankaŭ en demokratiaj kaj evoluintaj landoj. Precipe hejma perforto kontraŭ virinoj, deviga prostituo kaj virintrafiko estas problemoj en la evoluinta mondo.

Seks-bazita perforto kiel monda problemo kondukas al multaj agadoj inter homrajtaj organizoj kaj individuoj. Mondaj kampanjoj kadre de 16 tagoj da aktivismo kontraŭ perforto kontraŭ virinoj celas montri la seriozecon de la problemo kaj ĝiajn kaŭzojn. Ankaŭ viroj aktivas en la tutmonda movado White Ribbon, la batalo kontraŭ seksa perforto. Grava movado estas la tutmonda V-tago. Kadre de V-tago nuntempe okazas la agado Unu miliardo ekstaranta por justeco, kiu montras, ke en la tuta mondo miliardo da virinoj suferas pro perforto kaj vane atendas justecon kaj protekton. Ili allogas tutmondan atenton dancante.

Eve Ensler propravorte klarigas tiun agadon:

Vidu kion diversaj landoj aldonis al tiu agado:

  1. https://www.youtube.com/watch?v=gl2AO-7Vlzk&list=TLFDheVfLaHN0
  2. https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=K-rAFkQVyFo

Ankaŭ en Slovakio okazis kampanjoj atentigantaj pri seks-bazita perforto. Unue estis la kampanjo →PIATA ŽENA← (La kvina virino), kiu atentigis pri hejma perforto kontraŭ virinoj. Tiu unua tutnacia kampanjo pri perforto kontraŭ virinoj havis profundan efikon al la publika opinio. La mesaĝo “Ĉiu kvina virino estas mistraktata” iĝis fakto ofte ripetata en amasinformiloj kaj novaĵoj. la virinoj NRO-j, kiuj lanĉis la kampanjon pri perforto kontraŭ virinoj “La kvina virino” en la jaroj 2001/2002 fondis la aran NRO-n “Iniciato Kvina Virino”. Tiu kampanjo daŭris dum tri pliaj jaroj. Slovakio ankaŭ aliĝis al la tutmonda movado 16 tagoj da aktivismo kontraŭ perforto kontraŭ virinoj. Por pli da informoj pri agadoj en Slovakio legu ĉi tie.

Takso

  • Eksciu, kiel via lando engaĝiĝis pri agadoj kontraŭ seksa perforto.
  • Eksciu, kion vi povas fari persone por helpi virinon, kiu spertas perfortadon. Estu atentema ne malbonigi ŝian pozicion, tio signifas:
    • vi ne (kiel ŝia perforta partnero) puŝos ŝin al decidoj, kiujn ŝi ne povas/volas fari,
    • vi ne endanĝerigos ŝin malbonigante la situacion,
    • vi ne endanĝerigos vin perforte, ktp.
  • (Kiu vere povas helpi ŝin? Kiel vi povas kontribui al tio?)