Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Manifestiĝoj kaj konsekvencoj de seksa malegaleco

La konsekvencoj de seksaj stereotipoj estas gravegaj, kaj en multaj kampoj ili estas signifa malpliigo de homaj rajtoj, ĉefe de virinoj. Kelkaj el ili estas serioza socia malsana fenomeno; ilia kaŭzo estas en la potencmalekvilibro inter virinoj kaj viroj en socio, bazita sur la stereotipaj perceptoj de virineco kaj vireco.

Belulinoj eĉ ne devas esti vekaj por ekhavi belan princon.

Kiel virino, via politika valoro nur estas via edzinigeblo.

Se vi estas sufiĉe bela, vi eble povos eliri el via teruraj vivkondiĉoj enamigante al vi riĉan viron.

Unue ŝajnas terure esti tiel bela, ke aliaj virinoj iĝas tiel ĵaluzaj, ke ili provas mortigi vin. Sed ne zorgu, kiam via beleco allogos viron, li protektos vin.

Aspekto ne gravas, gravas nur tio, kio estas en via koro. Krom se vi estas la knabino.

Estas normale forlasi vian familion, draste ŝanĝi vian korpon kaj rezigni pri via plej bona talento por viro. Kiam li vidos vian belan vizaĝon, nur sorĉistino povas forturni liajn okulojn de vi.