Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksaj kaj reproduktaj rajtoj

Seksaj kaj reproduktaj rajtoj estas parto de seksa egaleco kaj homaj rajtoj, kiu estis aparte petita unuafoje kiel parto de la duaonda feminisma movado.

Seksaj (kaj reproduktaj) rajtoj rilatas kun agnosko de virinoj kaj viroj kiel seksaj homoj kun rajto je memstara sperto de sia sekseco sed ankaŭ kun la agnosko de la rajto de virinoj kaj viroj decidi pri la nombro da infanoj kaj tempo inter ili kaj al protektado de reprodukta sano.

Seksaj kaj reproduktaj rajtoj rilatas al la aro da problemoj, kiuj restriktas homajn rajtojn.

La dua ondo de la feminisma movado atentigis pri tio, ke virinoj rajtas havi propran seksecon kaj virinoj estas seksaj estuloj.

Tio ĉefe rilatas al la celo de agnosko, ke deviga sekskuniĝo ene de geedzeco estas seksperforto, malpermeso de devigaj edziniĝoj, infanaj geedziĝoj kaj infana prostituado, devigita gravedeco, protekto kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj, seksa kripligo de knabinoj kaj virinoj kiel rimedo por seksa abstino kaj seksa “pureco”, ktp.

Alia kampo rilata kun la rajto decidi pri sia propra korpo kaj patrineco estas familia planado kaj rego de sia propra reproduktiĝo. Ĝi estas la rajto profiti de scienca progreso, ĉefe en la kampoj de patrineco kaj gravedeco sed ankaŭ pri aliro al kontraŭkoncipado. La rolo de reproduktaj rajtoj estas la rajto disponi sekuran abortigon unuflanke kaj aliflanke malpermeso de deviga steriligo. Esenca parto de tiu celo estas la rajto je aliro al seksa edukado.