Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Seksa (mal)egaleco en elektitaj medioj

Seksa egaleco estas grava en ĉiuj partoj de socia vivo: laboro, edukado, scienco, sporto, arto kaj privata vivo. Ni enkondukos kelkajn el la ĉefaj kampoj, pri kiuj temas seksaj politikoj en nacia kaj internacia niveloj.

Seksa egaleco kaj la labormerkato

Pagata laboro estis la celo de la feminisma movado dekomence. Aliro al laboro kaj persona salajro estas necesa por plena ĝuo de homaj rajtoj kaj liberoj. Kvankam en evoluintaj landoj, aliro de virinoj al pagata laboro estas certa, daŭre estas multaj montriĝoj de seksa malegaleco.