Seksa egaleco
Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo
“Tutmonda” feminismo: transnacia feminismo, transkultura feminismo, postkolonia feminismo
Transnacia feminismo kutime atentas pri interrilatoj inter nacieco, raso, sekso, seksemo kaj ekonomia ekspluatado en monda skalo, en la kunteksto de aperanta tutmonda kapitalismo.
Transnacia feminismo esploras la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn kondiĉojn, kiuj inkluzivas imperiismon; iliajn konektojn kun koloniismo kaj naciismo; la rolon de sekso, ŝtato, raso, klaso kaj seksemo en organizado de rezisto kontraŭ hegemonio en farado kaj malfarado de nacioj kaj de naci-ŝtatoj. Ĝi rezistas utopiajn ideojn pri “tutmonda fratineco”, samtempe laborante por prepari al pli produktaj kaj egalecaj sociaj rilatoj inter virinoj trans landlimoj kaj kulturaj kuntekstoj.
Chandra Talpade Mohanty
Chandra Talpade Mohanty (naskiĝinta en 1955) estas postkolonia kaj transnacia feminisma teoriisto. En 2013, ŝi estas fakestro de virinaj studoj kaj profesoro de “virinaj kaj seksaj studoj, sociologio kaj la kulturaj bazoj por edukado” kaj dekana profesoro de homaj sciencoj en la Universitato de Syracuse. Ŝi naskiĝis kaj kreskis en Barato kaj pasigis tempon en Niĝerio kaj Londono. En 2005 ŝi fariĝis usona civitano. Ĝi famiĝis publikiginte en 1984 la eseon “Sub okcidentaj okuloj: feminisma esplorado kaj koloniaj pensmanieroj”.
Takso
- Pensu pri tio, kial vi bezonas feminismon.
- Kreu propran afiŝon.
Fontoj
www.wikipedia.org
www.goodreads.com - Chandra Talpade Mohanty
www.wikipedia.org