Seksa egaleco

Ĉi tiu temo rivelas, kio estas seksa egaleco kaj kiel genraj roloj estas projekciataj al nia socia realo

Feminismo nuntempe

Nuntempe ni parolas pri la tria ondo de feminismo (aŭ inismo). La hodiaŭa feminisma movado estas ligita al tutmonda movado, kune kun postkoloniaj kaj ekologiaj movadoj kaj porpaca aktivismo. La “trian ondon” de feminismo karakterizas diverseco kaj varieco de celoj respektantaj plurkulturismon, sed ĝi konstante malaprobas subpremadon de virinoj kiel “kulturan kutimon”.

Unuflanke, la celoj de feminismo transiras lokajn kaj naciajn limojn, aliflanke, tamen, ili respektas lokajn specifaĵojn kaj tiel malsamaj agoj estas efektivigataj loke, konsiderante la kondiĉojn de la komunumo. Tutmondaj kampanjoj kiel “16 tagoj da aktivismo kontraŭ perforto kontraŭ virinoj” povas esti ekzemplo, ĉar ĝi enhavas diversajn agadojn depende de la kondiĉoj de ĉiu lando. Ekzemple, en Slovakio estas sufiĉe bona leĝaro kontraŭ perforto kontraŭ virinoj, sed malmultaj organizaĵoj provizas helpon al virinoj kongrue kun internaciaj normoj. Tial en slovaka kunteksto la agadoj koncentriĝas pli pri rekta helpo ol pri leĝaj ŝanĝoj. Alia kampanjo kun internacia aspekto estas la kampanjo “Mi bezonas feminismon”, kiu montras la daŭran ekziston de seksa malegaleco en socio kiaj la feminisman movadon kiel ilon por pozitiva ŝanĝo.

Vidu la prezenton de la feminisma movado: