Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Konsumado

Ĉirkaŭ 30 % el la averaĝa eŭropa spuro devenas de konsumado. Tio precipe inkluzivas amasan uzadon de varoj kaj servoj. Konstruo kaj prizorgo de vojoj, malsanulejoj, armeo, lernejoj, ktp. por la loĝantaro de lando estas sumo atribuita al individuoj kiel “griza spuro”. En Eŭropo, tiu griza spuro jam estas tiel granda, kiel homo povus uzi maksimume, tio estas 1,8 hektaroj. Ĝia malgrandigo eblas nur per kunlaboraj rimedoj de politikistoj, negoco kaj socio.

Kiel la filmo “The Story of Stuff” jam montris, nia ekonomio ne estas ekologie daŭripova. Konstanta kreskado, maksimumigo de profito kaj konsummaniero de nia socio kondukis al grandskala uzado de naturaj rezervoj, energio kaj kreskaĵaj rezervoj. Kune kun la kreskanta bezono de krudaj materialoj kaj energio, estas ankaŭ alia problemo.

Kune kun la monda plimultiĝo de rubo, ankaŭ la kvanto da rubotransportado kreskas. Granda parto de tio, kion ni ne plu bezonas, kaj kies prilaboro estas medie malutila aŭ senprofita, estas sendata al Orienta Eŭropo, Afriko aŭ Azio. Konsekvence, tutaj regionoj specialiĝis pri recikligo de elektronika rubo aŭ disigo de ŝipoj. Sed la produktoj estas pli kaj pli ofte faritaj el materialoj nebiodegradeblaj kaj ofte venenaj (ekz. kadmio, plumbo, hidrargo). Krom la sanriskoj por laborantoj, tiuj venenaj substancoj poluas ankaŭ aeron, grundon kaj akvon. Tre potenca simbolo de nia forĵetema kulturo estas la tiel nomataj “plastaj insuloj”, kiuj nun okupas grandajn zonojn de niaj oceanoj.

Spektu la jenan videon por ekscii pli pri la plastaj insuloj, kaj poste respondu la demandojn pri la filmo:

  • Kiel tiu plasto alvenas al la maro?
  • Kiajn konsekvencojn havas la plasto al la maro?
  • Kiuj problemoj pri pritraktado de plasta rubo estas menciataj?

Film: Boote, Werner (2009): Plastic Planet . Ismaning: Euro Video (with English subtitles)

Fontoj

http://www.footprintrechner.at/footprint/info
http://www.naturefund.de/erde/atlas_der_welt/bedrohte_umwelt/der_muell_und_seine_verwertung.html
Mester, Gerhard/ Plaßmann, Thomas/ Sakurai, Heiko/ Schot van der, Bas/ Hax-Schoppenhorst, Thomas (1999): Der Globus quietscht und eiert. Globale Politik an der Schwelle zum dritten Jahrtausend. Misereor: Aachen