Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Terminaro pri evoluo

Simila diskuto ekzistas pri tio, kiel nomi landojn laŭ ilia nivelo de evoluinteco. Tradicia percepto dividas la mondon je du grupoj: la evoluanta mondo kaj la evoluinta mondo. Tio kaŭzis, ke mondaj problemoj estis vidataj nigre aŭ blanke; iuj landoj ne tute atingis la nivelojn de la evoluinta mondo. Landoj povis ankaŭ esti metitaj en klare difinita hierarkio. Problemoj kiel malsato estus konsiderataj kiel efikantaj al landoj en Afriko, Azio aŭ Latinameriko, ne hejmoj en Slovakio. Sed estas problemo kun tiu modelo: la mondo ne estas nigra-blanka kaj ne nur temas pri atingado de “vivnivelo”. Ekzistas potencmalekvilibro en ĉiuj landoj; ne ĉiuj vivas en malriĉeco en Afriko kaj ne ĉiuj havas bonan vivnivelon en Slovakio. Homoj emis kritiki la nigra-blankan vidon de la terminaro pri evoluanta/evoluinta mondo kaj serĉis alternativojn. Tio kondukis multajn NRO-jn (neregistarajn organizaĵojn) anstataŭigi la vortojn “evoluanta” kaj “evoluinta” per “plimulta” kaj “malplimulta”. La vortoj “plimulta mondo” kaj “malplimulta mondo” ne temas pri normo, kiujn ĉiuj landoj strebas atingi. Ili temas pri la reala potencmalekvilibroj, kiuj ekzistas ĉi-monde inter landoj kaj ene de landoj. Realo estas, ke plej multaj homoj en la mondo (la “plimulta mondo”) ne havas, aŭ apenaŭ havas aliron al la provizaĵoj de la mondo. Tiuj provizaĵoj inkluzivas aliron al sano, komerco kaj edukaj servoj; sen aliro al tiuj, malekvilibroj enradikiĝas kaj iĝas generaciaj. Multaj el tiuj homoj vivas en landoj tradicie nomataj “evoluantoj”, do ĉi tiu modulo pli koncentriĝas pri tiuj lokoj, kie oni povas rekte vidi la ekstremajn malavantaĝojn.