Evoluado
Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni
De homa krizo ĝis evoluo
Kio estas la limo?
Kiom da homoj estas en situacio, kiu postulas konsolon?
Malgraŭ tio, plej multaj organizaĵoj koncentriĝas pri konsolado. Kial?
- Ili havas materialan difinon de malriĉeco; doni financon kaj materialojn solvas malriĉecon.
- Estas pli facile kaj rapide ol evoluado: estas pli facile ĵeti manĝaĵon de aviadiloj ol krei daŭrajn rilatojn.
- Estas pli facile trovi monon por ĝi: donantoj pli ŝatas raportojn kiel “Ni nutris milojn da homoj hodiaŭ” ol “Hodiaŭ ni pasigis tempon kun dekoj da homoj por konstrui rilaton.”
Sed, kvankam labori kun malriĉuloj per rilatoj estas pli longa procezo, tio havas pli da senco ĉar ĝi havas daŭran efikon al homoj.
Nekapablo distingi inter tiuj tri specoj de intervenoj estas unu el la kialoj, pro kiuj helpado havas la malan efikon ol tiun deziritan. Unu el la plej grandaj eraroj de riĉaj landoj estas provizi konsolon, dum la ĝusta interveno estus restarigo aŭ evoluado.
Steve Corbett & Brian Fikkert: When Helping hurts, Moody publishers, 2009