Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Lerni kiel fiŝkapti ne sufiĉas
Kiel (ne) fari evoluon

Celo de evoluo ne estas, ke ĉiu materiale malriĉa homo en la tuta mondo atingu vivnivelon de meza klaso ekzemple en Usono, kiun karakterizas granda kvanto da eksedziĝoj, drogemo kaj mensaj malsanoj. La celo estas helpi atingi oportunojn, provizi sekuran vivmedion kaj potencigi homojn, por ke ili defendu siajn rajtojn. Sed nia perspektivo devus malpli doni respondojn pri tio, kion bezonas malriĉuloj, kaj pli fari demandojn kaj helpi kompreni la kuntekston de la situacio: kiel la komunumo funkcias kaj esti malferma al diversaj perspektivoj (kiel serĉistoj). Ni ne havu programon aŭ antaŭdifinitan planon (kiel planistoj). Ankaŭ gravas ne apliki vian kulturon en kunteksto, kiun vi malbone konas.

En historio de evolua kunlaborado, oni povas vidi tri bazajn metodojn:

  • Almoza metodo.
  • Laŭbezona metodo.
  • Rajto-bazita metodo.

La almoza metodo por evoluo estas la plej malnova, kaj post jardekoj da almozado, homoj ekkonsciis, ke tio ne kondukas al evoluo (malgraŭ tio, pluraj organizaĵoj daŭre provizas ĝin). La dua estis la laŭbezona metodo, sed ankaŭ ĉi tiu havas limigojn. La plej nova, la rajto-bazita metodo por evoluo, celas igi la malriĉulojn (precipe la plej malriĉajn) estroj de propra evoluo.