Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

JEC-j: paŝo al efikeco de evoluo

Diskutoj pri efikeco de evolua kunlaborado okazis ekde 2002. Pluraj iniciatoj jam okazis kaj okupiĝis pri tiu afero. La plej gravaj estas:





Ĝusta respondo: La Pariza deklaro pri efikeco de helpo, altnivela forumo de Parizo, 2005; La Akraa programo por agado, altnivela forumo de Akrao, 2008; La Pusana partnereco por efika evoluo, altnivela forumo de Pusano, 2011

Grava paŝo de efikeco estas la Pariza deklaro pri efikeco de helpo, kiu difinas laborkadron por la arkitekturo de nova helpo, kiu priskribas “teknikan” manieron liveri helpon pli efike por atingi la JEC-jn. Surbaze de 5 principoj (posedanteco, orientiĝo, harmoniigo, rezult-orientiĝo, reciproka respondeco), la evolua kunlaborado inter registaroj devas esti organizita por pligrandigi la efikecon de donita mona helpo.

La Akraa programo por agado (APA 2008) sekvis kaj devus subteni efektivigon de la Pariza deklaro.

Sendependa takso de la ĉefaj taskoj de la Pariza deklaro montris, ke apenaŭ estas progreso al plenumo de la celoj. Interese estas, ke taskoj, kiujn devis fari ĉefe landoj de la plimulta mondo, estis plejparte plenumitaj, dum estis neniu progreso pri taskoj, kiujn devis fari riĉaj landoj. Interese, ĉu ne?

Unu el la plej gravaj efikoj al evolua kunlaborado de iamaj donantaj landoj venis de aperantaj agadoj de novaj partneroj/donantoj. BRICS iĝis novaj fortaj partneroj en evoluado.

La altnivela forumo de Pusano (fino de 2011) devis kontroli progreson kaj efektivigon de la Pariza deklaro kaj la Akraa programo. La raporto pri progreso estis malbona kaj ne plenumis la atendojn, kiujn estis klarigitaj en la programo por helpa efikeco. Unu el la problemoj estis kiel inkluzivi novajn donantojn, interalie Ĉinion, en la internacia diskuto pri evoluo; dum la pusana kunveno estis preparita “nova partnereco por efika kunlaboro por evoluo”.

Civil-sociaj organizaĵoj (CSO) partopenis en la diskutoj pri efikeco de evolua kunlaborado. Ili ankaŭ decidis plifortigi la respondecon por la rezultoj kaj efiko de siaj evoluaj intervenoj. La diskutoj de la Malferma forumo pri la evolua efikeco de CSO-j finiĝis en 2010 per starigo de principoj por evolua efikeco de CSO-j, nomataj Istanbulaj principoj.