Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Ekzemploj
Ekzemplo 1
Rigardu atenteme la du vertikalajn liniojn en la bildo. Kiu el ili estas pli longa? Ĉu vi surpriziĝus, se vi ekscius, ke ili estas samaj?
Ekzemplo 2
Tiun bildon kreis Edward H. Adelson el Massachusetts Institute of Technology. Rimarku la kvadratojn kun la literoj A kaj B. Ĉu estas malsamaj nuancoj de grizo en tiuj du kvadratoj? Vi povas trovi respondon tie.
Ekzemplo 3
Tiu realviva ekzemplo montras mankon de observo en amasinformiloj. La estro de la maldekstrega franca partio Front de gauche, Jean-Luc Mélenchon, parolas al TF1 (televidkanalo) pri protestoj, kiujn li organizis pri tio, kion li nomas “imposta revolucio”. Tio estis filmita kelkajn horojn antaŭ la efektiva protesto, eble la televido volis “finfari” tion kaj esti sekura. Eksciu pli en la suba ligilo.
Kiel vi povis vidi, observado estas grava, sed ne la sola parto de kritika pensado. Per observado, kritika pensanto povas trovi novajn faktojn, kun kiuj li tamen devas plu labori. Por uzi ilin en ĝusta maniero, necesas integrigi ilin al kunteksto, kaj tio postulas ĝian konon. Necesas analizi kaj precize taksi faktojn, kompletigi ilin per plia demandado se necese, testi aŭ mezuri ilin, kaj nur tiam oni povas prezenti bonan argumenton.