Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Montri alian malbonaĵon

Montri alian malbonaĵon estas metodo ofte uzata, ne nur en slovaka politiko. Ĝi celas forkapti atenton de io malbona montrante ion alian simile malbonan, kio ne estis punita antaŭe.

“Kial mi devus apartigi mian rubon? Neniu faras tion.”

Klarigo: la aŭtoro de la aserto provas defendi sian pigrecon dirante, ke ankaŭ aliaj estas pigraj.

“Ĉu vi povas klarigi al mi, kial vi donas al mi monpunon, dum vi lasis la aŭton antaŭ mi foriri sen monpuno?”

Klarigo: la aŭtoro de la aserto provas defendi sian agon (ne respekti regulon) dirante, ke ankaŭ aliaj faras tion.

“Ankaŭ vi ŝtelis, kiam vi estis administranto!”

Klarigo: ĉu tio ŝanĝas ion, se ankaŭ la antaŭa administrantaro ŝtelis? Ne, ŝtelo estas ŝtelo.