Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Unuarangaj kaj duarangaj fontoj

Kritikpensema persono konsideras, ĉu informoj devenas de unuarangaj aŭ duarangaj fontoj.

[dfn1]Unuarangaj fontoj[/dfn] estas originale publikigitaj fontoj, ekzemple medicina esploro pri trodikeco. [dfn2]Duarangaj fontoj[/dfn] estas ekzemple raporto en gazeto, kiu priparolas la medicinan esploron pri trodikeco kaj interpretas ĝin por la publiko en pli komuna kaj komprenebla lingvo. En interpretado kaj redirado estas spaco por eraroj. Leganto devas ĉiam konscii pri tio kaj atenteme konsideri informojn de duarangaj fontoj.

Tio ne signifas, ke ni senkritike akceptu unuarangajn fontojn. Ĉiam eblas konsideri, ĉu la informo de la esploro devenas de observoj aŭ ĉu estas aliaj esploroj kun malsamaj rezultoj.

Kredindeco de teksto estas pli alta, kiam ĝi citas fontojn kun nomo de aŭtoro, titolo kaj eldonjaro. Kaze de la reto, raportoj ofte estas ligitaj al esploroj, kiujn ili citas. Legantoj povas facile trovi la originalajn fontojn. Se ili havas dubojn pri la kredindeco de la informo, ili povas trovi aliajn sendependajn fontojn.

Ekzerco

Gazeta artikolo pri klimata ŝanĝo bazita sur scienca esploro pri stato de glacio en Antarktido estas:
Ĝusta respondo: Duaranga fonto