Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Civitana socio en nia ĉiutaga vivo

“Partoprenado de homoj en civitana socio estas konsiderata kiel praktiko de iliaj civilaj kaj politikaj rajtoj libere krei asociojn, libere esprimi sian opinion, plenumi siajn interesojn, ktp. Civitansociaj grupoj ankaŭ devas premi ŝtaton, por ke ĝi agnosku kaj protektu tiujn kaj aliajn rajtojn. La kvalito de demokratio en ŝtato povas esti taksata ankaŭ laŭ civitana socio kaj la tiel nomata tria sektoro, aŭ NRO-a sektoro, la registaraj politikoj kunlabore kun ili, aŭ ĝia subteno de civitana partopreno.” Moksens, 2010
“Okupante mezan lokon inter ŝtato kaj privata vivo, civitana sfero inkluzivas ĉion: asociojn por protekti, preĝejajn grupojn aŭ neregistarajn organizaĵojn.” Edwards, 2013

Vi povas trovi sube diversajn situaciojn de civitana vivo. Tralegu ilin kaj forstreku ĉiun, kiun vi konas (kiu jam okazis en via vivo):

1. Estas danĝero forhaki la arbojn de via strato, ĉar la loka registaro volas plilarĝigi la vojon.

2. Estas malnova forlasita domo apud via, kie renkontiĝas drogtrafikistoj, kaj tio kreas gravan fajroriskon kaj malaltigas la prezojn de la najbaraj domoj

3. Grupo da junuloj batalas por rultabula parko en sia ĉirkaŭaĵo anstataŭ rubejo

4. La rivereto, kiu fluas tra via vilaĝo, estas plena je rubo, kaj neniu okupiĝas pri ĝi

5. Ĉiam estas malordo ĉirkaŭ la rubujoj antaŭ via domo

6. Estas damaĝita ludejo en via kvartalo

7. Ne estas bicikla vojo al via laborejo kaj vi ofte uzas biciklon

8. Vi volus plibonigi la lokon, kie vi vivas, sed la floroj, kiujn vi plantis antaŭ via domo pasintjare velkis somere ĉar neniu akvumis ilin

9. En la urbocentro estis malkonstruita konstruaĵo, sed ne estis informoj pri tio antaŭe kaj la cirkonstancoj ne estas klaraj

10. Ĉiutage vi veturas laŭ damaĝitaj vojoj al laborejo kaj neniu riparas ilin

11. La muro de la loka lernejo estas damaĝita kaj malpura

12. Vi biciklas al lernejo ĉiutage, sed la lerneja estraro hezitas instali sekuran bicikloparkejon en la lernejo

13. Via kvartalo estas malpura pro hundaj fekaĵoj kaj viaj infanoj estas en danĝero, kiam ili estas sur la malmultaj herbejoj

14. La vitra pordo de la ĉefa enirejo de via loĝejo estas ĉiam damaĝata de flugfolioj gluitaj al ĝi

15. Estas loka problemo, kiun civitanoj volus priparoli kaj solvi kun reprezentantoj de la loka registaroj

Ĉu vi spertis kelkajn el tiuj situacioj? Ĉu vi strekis almenaŭ tri el ili? Ĉu vi pensas, ke vi povus influi tiajn situaciojn? Ne? Ni opinias, ke ĉiam estas maniero influi la procezojn en publika tereno. Nur legu plu, ni preparis manlibro pri “uzo” de civitana socio.

Ni ĉiuj apartenas al civitana socio kaj povas partopreni en ĝi. Ĝi ne estas io malproksima de ni, kion oni ofte erare kredas rilata nur al eksterlanda financado de diversaj grupoj aŭ individuoj celantaj profiton. Ne, ĝi rilatas al nia loka medio, kun la rompitaj benkoj en la parko malantaŭ via domego, kun korupto en via municipo, kun lukto kontraŭ lokaj mediaj damaĝoj kaŭzataj de teksa fabriko.