Civitana socio
Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin
Finaj demandoj
Neregistaraj organizaĵoj estas
Ĝusta respondo: homrajtaj organizaĵoj
NRO-j kutime estas organizaĵoj, kiuj estas nek parto de registaro, nek tradiciaj profitocelaj firmaoj. Ili estas tre diversa grupo de organizaĵoj kun multaj agadoj, kaj havas malsamajn formojn en malsamaj partoj de la mondo.
Homoj volontulas pro
Ĝusta respondo: malegoismo kaj homamo
Volontulado kutime estas konsiderata malegoisma agado, kaj ĝi celas progresigi bonfarton aŭ plibonigi homan vivkvaliton. Rekompence, tiu agado povas produkti senton de memestimo kaj respekto. Estas neniu financa profito por la individuo.
Kial gravas interesiĝi pri civitana socio?
Ĝusta respondo: Pro memintereso
Aktivaj civitanoj ofte portas pozitivan ŝanĝon, sed ne nepre. Civitana socio estas kontraŭpezo al ŝtato kaj engaĝiĝo en ĝi povas produkti senton de memestimo kaj respekto.
Kio estas publika spaco?
Ĝusta respondo: Kultura domo
Publika spaco estas ĉia socia spaco ĝenerale malfermita kaj alirebla de homoj. Tial ĝi ne povas esti ajna loko, kie homoj renkontiĝas, ekzemple privata domo, kiu ne estas malfermita kaj alirebla de ĉiuj, ne estas publika spaco, sed kulturdomo estas.
Kio povas subteni evoluon de civitana socio?
Ĝusta respondo: Malfermfonta regado
Malfermfonta regado alportas movadojn por malfermaj fontoj kaj malferma enhavo al demokratiaj principoj por ebligi al ajna interesata civitano aldoni ion al kreado de politiko. Leĝdono estas demokratie malferma al ĝenerala civitanaro, uzante ilian kolektivan saĝon por profitigi decidadon kaj plibonigi demokration.
Kio estas signo de aktiva socio?
Ĝusta respondo: Lobiado
Lobiado estas la ago provi influi decidojn de registaranoj, kutime leĝdonistoj aŭ membroj de reguligaj agentejoj. Lobias multaj specoj de homoj kaj organizitaj grupoj, inkluzive de individuoj en privata sektoro, korporacioj, aliaj leĝdonistoj aŭ registaranoj, aŭ interesgrupoj. Lobiado certigas, ke ĉies interesoj estas plene defendataj kontraŭ korupto, aŭ eĉ simple certigas, ke interesoj de malplimulto estas defendataj kontraŭ tiraneco de plimulto.
Kia leĝaro helpas civitanan socion?
Ĝusta respondo: Leĝo por parollibero
Sen parollibero, civitana socio ne estus plene realigebla
Ne estas civitana socio
Ĝusta respondo: En Antarktido
En ĉiu ŝtato estas civitana socio, nur kiam ne estas homoj, ne estas civitana socio. Sed oni povus konsideri ankaŭ la polusajn staciojn, kaj tiukaze eĉ en Antarktido estus civitana socio.