Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Civitana socio kaj la valoro de komunuma laboro

Kiujn agadojn en la jena listo oni povas konsideri “komunumaj agadoj”?

Iri al preĝejo
Ĝusta respondo: Jes
Viziti najbaron
Ĝusta respondo: Jes
Planti florojn en la ĝardeno de via avino
Ĝusta respondo: Ne
Planti florojn antaŭ la domego, kie vi loĝas, kun viaj najbaroj
Ĝusta respondo: Jes
Iri al loka superbazaro
Ĝusta respondo: Ne
Bicikli en urbo
Ĝusta respondo: Ne
Organizi financakiran balon kun loka bazlernejo
Ĝusta respondo: Jes
Ripari ludejon kun najbaroj
Ĝusta respondo: Jes
Organizi kradrostadon ligitan al purigado de la kvartalo
Ĝusta respondo: Jes

Komunuma evoluo funkcias kun potencialo, kiu jam ekzistas en la komunumo: kun kapabloj, scipovoj, konoj kaj ebloj de la loĝantoj, asocianoj kaj reprezentantoj de institucioj. La ĉefa celo de komunuma evoluo estas konstrui aktivajn kaj daŭripovajn komunumojn surbaze de socia justeco kaj reciproka respekto, kiu kontribuas al sana kaj aktiva civitana socio. Komunuma evoluo celas helpi individuojn kaj la komunumon por kompreni iliajn problemojn, eduki kaj motivigi la homojn por instigi memhelpon kaj memstarecon. Ĝi subtenas evoluon de komunuma vivo kaj konstruadon de sento de posedo kaj kamaradeco en la areo. Fine, komunuma evoluo helpas faciligi kreadon de taŭgaj vivkondiĉoj kaj konstruadon de komunuma solidareco.

Komunuma evoluo povas esti tre klare distingita de servoj per difino, kiu konsideras komunuman evoluon kiel partoprenan modelon, kiu potencigas la civitanojn kaj celas pligrandigi ilian potencon en kampoj, kiuj influas ilian vivon, kaj kiu ankaŭ subtenas homojn de ĉiuj aĝoj en ilia aktiva civitaneco. Aliflanke, aktivismo simple signifas aktivi por iu grupo de homoj kun la celo atingi iliajn rajtojn. Kompare kun aktivismo, komunuma evoluo subtenas kaj utiligas homan kapitalon. Ĝi plibonigas la procezon de kreskado de kapabloj kaj scioj de individuoj, grupoj kaj la tuta komunumo.

Komunuma potencigo, kiu helpas konstrui potencon en komunumo per la supremenciitaj celoj, kreas fortan civilan socion kaj malhelpas socie malsanajn efikojn en socio. Komunuma centro povas esti la plej grava agento por plenumi tiujn celojn en la komunumo kiel “mesaĝisto” kaj “scenejo” por komunuma evoluo kaj organizado.

Kompare kun komunuma evoluo, komunuma organizado subtenas organizajn strategiojn, kiuj subtenas sisteman uzon de partnerecoj kaj problemsolvaj metodoj por respondi la tujajn kondiĉojn, kiuj aperigas publikajn problemojn. Tiuj metodoj estas interalie potencigo de komunumo surbaze de individuaj grupaj dinamikoj, organiza administrado kaj kontakto kun aliaj entoj.

Ambaŭ metodoj de komunuma laboro estas necesaj kaj kunlaboras al pli potenca, daŭripova kaj aktiva civitana socio kun forta socia kapitalo kun intereso fari pozitivan ŝanĝon.

  1. Kion la termino “komunumo” signifas por vi?
  2. Al kiaj komunumoj vi apartenas?
  3. Ĉu vi iam faris ion por plibonigi vivon en via komunumo?
  4. Kiajn valorojn aŭ vidojn vi kunhavas kun via komunumo? Ĉu vi iam faras agadojn kune?
  5. Pri kiaj aferoj vi pretus engaĝiĝi?