Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Socio, kie homoj renkontiĝas

Civitana socio povas esti konsiderata spaco ekster la agadoj organizataj kaj realigataj de registaro aŭ afera sektoro: agadoj sendependaj de registara povo kaj ne celantaj profiton sed plenumon de publika intereso.

Tiu neregistara asocio estis kreita en printempo de 2011 rezulte de amikaj diskutoj, ambicioj kaj deziroj provizi iom da helpo por krei pli bonan mondon. La ĉefa celo kaj misio de la NRO Pluto estas socia inkluzivo (reintegrigo) en nova maniero. La ideo estas konekti homojn kun specialaj bezonoj kaj diversaj kriplaĵoj por kunlabori kaj partopreni en kreaj agadoj; tio povas konduki al produktado de unikaj Pluto-produktoj kaj samtempe plibonigi la kvaliton de iliaj vivoj.

La celo estas porti al ili ĝojon de sukceso, senton de kontento kaj socian akcepton dum la krea procezo de Pluto-produktoj farataj en metiejoj aŭ sociaj centroj. La fondintoj volas oferti al ĉiuj niaj kunlaborantoj bonan humoron, novajn aventurojn kaj spertojn! Interligo de almozo kaj modo (produktado de modaj modeloj kaj objektoj en slovakaj sociaj centroj) estas sendube nova maniero por socia inkluzivo, sed ankaŭ la modelo de financado kaj daŭripovo (surbaze de socia entrepreno) estas tre nova en Centra kaj Orienta Eŭropo, al kiu apartenas Slovakio.