Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Open Society Foundations

Nova maniero uzi la koncepton de civitana socio venis kun novliberala ideologio pri evoluigo de la tria sektoro, kiu anstataŭis la ŝtatan bonfarton en la iama sovetia landaro, post kiam ĝi transformiĝis en 1989. La lastatempa evoluo de la tria sektoro tie estas parte rezulto de tiu restrukturigo de bonfarta sistemo, pli ol de demokratiigo. Ĝi ofte kontraŭas la lokajn naciismajn tendencojn menciitajn en la antaŭaj paĝoj kiel malamikojn de civila socio, ĉar ĝi antaŭenpuŝas universalajn kaj ne naciajn aŭ tradiciajn valorojn kaj homajn rajtojn.

Ekzemploj de tiaj evoluoj estas Open Society Foundations aktivaj en multaj postkomunismaj landoj. Ili laboras por konstrui viglajn kaj toleremajn demokratiojn, kies registaroj estas respondecaj al siaj civitanoj. Ili estas ofte kritikataj pro sia inklino al novliberala ideologio kaj kompreno de evoluo, kaj onidire anstaŭenpuŝado de usona vidpunkto en la regiono.

Voĉoj de Open Society