Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Moveblo

Proksimume 20 % el la averaĝa eŭropa spuro devenas de moveblo. Tiun proporcion kaŭzas precipe flugado kaj aŭtoj, sed ankaŭ mopedoj, motorcikloj, busoj kaj trajnoj. La spuro povas esti malpliigata per uzado de medi-respektaj aŭtoj, pli ofta biciklado kaj ĉefe evito de flugoj.

Turismo estas grava fonto de enspezo tutmonde, kaj kompare kun aliaj sektoroj, ĝi kreskis je 4 % en 2012. Ĉiam pli multe da homoj pasigas ferion en evoluantaj landoj, precipe Pacifikaj insuloj kaj Azio iĝas popularaj internaciaj turismaj celoj. Ĉinio jam estas la trie plej vizitata lando, post Francio kaj Usono.

Takso

Sed kial homoj vojaĝas, kaj per kia transportilo? Provu elekti la ĝustan manieron por ĉiu elcento:

Per kia transportilo homoj kutime vojaĝas? Provu elekti la ĝustan etikedon por la donitaj proporcioj:

Ferio
Ĝusta respondo: 51%
Aliaj
Ĝusta respondo: 7%
Vizitado, pilgrimado, medicinaj kialoj
Ĝusta respondo: 27%
Negoca vojaĝado
Ĝusta respondo: 15%
Trajno
Ĝusta respondo: 3%
Aŭto
Ĝusta respondo: 39%
Aviadilo
Ĝusta respondo: 53%
Ŝipo
Ĝusta respondo: 5%
  • Ĉu tiuj diagramoj kongruas kun via persona elekto de transportiloj kaj vojaĝkialoj?
  • Kiel vi komprenas la terminon “medi-respekta vojaĝado”?

Laŭ vi, kian efikon turismo povas havi al evoluo de lando? Ĉu vi pensas, ke tio grandigas riskojn aŭ ŝancojn por la loka loĝantaro?

Fontoj

http://www.footprintrechner.at/footprint/info
http://mkt.unwto.org/en/barometer
Immel, Karl-Albrecht/ Tränkle, Klaus (2011): Aktenzeichen Armut. Globalisierung in Texten und Grafiken. Wuppertal: Peter Hammer Verlag